Ĉinio kaj Pakistano promesis konstrui pli proksimajn rilatojn

(GMT+08:00) 2018-10-16 13:29:45     Redaktoro:Yu

Ĉinio kaj Pakistano lunde konsentis konstrui pli proksimajn rilatojn kaj akceli la konstruon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro.

La promesoj estis faritaj dum la renkontiĝo de pakistana ĉefministro Imran Khan kun Song Tao, estro de la Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

Khan diris, ke la nova pakistana registaro rigardas la rilatojn kun Ĉinio kiel la prioritaton kaj bazŝtonon de sia diplomatio, kaj volas plibonigi duflankajn rilatojn kun Ĉinio kaj antaŭenpuŝi la konstruon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro. Li diris, ke lia registaro volas plifortigi la rilatojn inter la regantaj partioj de la du landoj, lerni la sperton de la KPĈ en partia kaj registara regado kaj alporti profitojn al popoloj de la du landoj.

Song diris, ke Ĉinio kaj Pakistano estas "feraj amikoj" kaj Ĉinio alte ŝatas sian amikecon kun Pakistano. Li diris, ke Ĉinio volas kunigi manojn kun Pakistano por akceli la konstruadon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro sub la iniciato Zono kaj Vojo kaj konstrui pli proksimajn duflankajn rilatojn. Li aldonis, ke la KPĈ volas fortigi komunikadon kaj kunlaboron kun la reganta partio de Pakistano, kaj ludi politikan gvidan rolon en ĉina-pakistanaj rilatoj kaj la konstruado de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin