La usona gazeto Bloomberg Businessweek lastatempe raportis, ke la ĉina flanko enplantis mikroblatojn en produktojn de usonaj kompanioj por akiri sekretojn. Sed rilataj usonaj kompanioj, inkluzive de Apple kaj Amazon, tuj sinsekve publikigis deklarojn, malkonfirmante la akuzon. Ili klare neis la enplanton de spionaj mikroblatoj kaj atakis la senbazajn raportojn.
La firmao Apple diris en sia deklaro, ke en la pasinta jaro, Bloomberg kelkfoje raportis okazaĵojn rilatajn al la sekureco de Apple, sed la firmao neniam trovis mallicajn blatojn aŭ intence enplantitajn truojn en serviloj nek kontaktis la Federacian Buroon de Esploro kaj ajnajn leĝplenumajn instituciojn de Usono pri similaj okazaĵoj. La firmao ankaŭ sendis leteron al la usona Kongreso, deklarante, ke ili neniam trovis iun ajn ateston subtenantan la demandojn menciitajn en la raportoj de Bloomberg.