Relegi artikolon verkitan de Thomas Friedman antaŭ dek jaroj

(GMT+08:00) 2018-10-16 17:00:53     Redaktoro:Yu

Usona vicprezidento Mike Pence lastatempe faris prelegon kun senbazaj atakoj kontraŭ enlandaj kaj eksterlandaj politikoj de Ĉinio, kio rememorigis al homoj la artikolon Grandaj Sep Jaroj, skribitan de usona verkisto Thomas Friedman por la ĵurnalo New Jork Times antaŭ dek jaroj.

Tiam Friedman spektis la mirindan prezentadon de ĉinaj artistoj en la ferma ceremonio de la Pekinaj Olimpikoj. Poste li kun emocio verkis la komenton. Li rimarkis, ke en julio 2001, Ĉinio estis rajtigita kiel gastiganto de la 29aj Someraj Olimpikoj, kaj du monatojn poste en Usono okazis la terorista atako de la 11a de septembro. Tiam la du landoj komencis iri sur tute malsamajn vojojn.

Friedman diris, ke kiam Ĉinio faris preparojn por la olimpikoj, Usono sin preparis por atako kontraŭ Al-Qaeda; kiam la ĉinoj konstruis pli bonajn sportejojn, subterajn fervojojn, aerodromojn, aŭtovojojn kaj ludkampojn, ili klopodis produkti pli progresintajn metalajn sondilojn, blenditajn aŭtojn kaj senpilotajn aviadilojn. Li diris en la artikolo, ke en la venontaj sep jaroj Usono devas sin dediĉi al konstruado de sia lando.

Sed bedaŭrinde, post dek jaroj Usono restas sur la vojo de subfosado, kiam Ĉinio alte tenas la flagon de reformo kaj pordmalfermo kaj marŝas kune kun aliaj landoj sur la vojo de konstruado de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin