Okazos tria kunveno de ĉina-filipina konsiliĝa mekanismo pri demando de Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2018-10-16 20:13:43     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang anoncis marde, ke la tria kunveno de la ĉina-filipina konsiliĝa mekanismo pri la demando de la Suda Ĉina Maro okazos la 18an de oktobro en Ĉinio.

Lu faris la anoncon en ĉiutaga gazetara konferenco. Li diris, ke danke al la zorgoj de gvidantoj de la du landoj, la du flankoj establis la konsiliĝan mekanismon en la komenco de 2017 por reveni al la ĝusta vojo de solvado de la demando per intertraktado kaj konsiliĝo. Ambaŭ flankoj promesis konvene trakti malkonsentojn per tiu ĉi platformo por malebligi kaj regi akcidentojn en la maro, antaŭenigi pragmatan kunlaboron kaj fari pozitivan progreson.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin