Ĉina ĉefministro emfazis pli malferman kaj pragmatan kunlaboron por protekti mulflankecon kaj liberan komercon

(GMT+08:00) 2018-10-16 14:52:56     Redaktoro:Ema

Lunde matene laŭ loka tempo, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia nederlanda paralelulo Mark Rutte en Hago.

Li pozitive taksis la progreson de kunlaboro inter la du landoj kaj diris, ke la ĉina-nederlandaj altnivelaj interŝanĝoj estas striktaj. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj nederlanda reĝo Willem-Alexander Claus George Ferdinand interŝanĝis vizitojn, kio forte antaŭenpuŝis la disvolviĝon de malferma kaj pragmata ampleksa kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Nederlando. Ĉinio volas labori kune kun Nederlando por protekti mulflankecon kaj liberan komercon. Per tio, pozitiva signalo estos sendita al la mondo, ke Ĉinio, kune kun Nederlando kaj ankaŭ Eŭropo subtenas internacian ordon bazitan sur reguloj kaj sin dediĉas al la liberigo kaj faciligo de komerco kaj investado.

Pri klimatŝanĝo, Li diris, ke Ĉinio firme subtenas la Parizan Interkonsenton, kaj faros pli grandajn klopodojn por efektivigi siajn promesojn. Ĉiuj flankoj devas plu persisti en la principo de komunua, sed distinga respondeco, kaj konsideri la raciajn zorgojn de evoluantaj landoj.

Li emfazis, ke Ĉinio profundigos reformon kaj vastigos malfermon kaj volas etendi ĉiuflankan kunlaboron kune kun Nederlando laŭ la ideo malferma, inkluziva kaj reciproke profita. Pliaj investoj de nederlandaj kompanioj en Ĉinio estos bonvenigataj, por dividi la profitojn de la nova raŭndo de reformo kaj malfermo kaj altkvalita disvolviĝo en Ĉinio.

Rutte diris, ke Nederlando atribuas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio kaj volas firmigi politikan reciprokan konfidon kaj profundigi pragmatan kunlaboron inter la du landoj. Nederlando volas labori kun Ĉinio por solvi tutmondajn problemojn, inkluzive de klimatŝanĝiĝo kaj dividi spertojn en loĝantara maljuniĝo, personara trejnado kaj elektronika sanzorgo.

La du ĉefministroj interŝanĝis ankaŭ opiniojn pri internaciaj kaj regionaj aferoj de komuna intereso.

Post la renkontiĝo, ili kune atestis la subskribon de dokumentoj pri dufanka kunlaboro en kampoj de ekonomio, komerco, financo, energio kaj agrikulturo.

Tagmeze Li kaj Rutte renkontiĝis kun raportistoj. Ili respektive konigis la rezultojn de la renkontiĝo kaj repondis demandojn.

Pri la demando de malfermo de la ĉina merkato, Li emfazis, ke Ĉinio plivastigos la malfermon. Ĉinio efektivigis serion da novaj rimedoj. Per tio, kelkaj eŭropaj kompanioj jam ricevis la unuajn profitojn. La principo de malfermo estas egala por ĉiuj landoj.

Rutte diris, ke Nederlando kaj Ĉinio kunlaboris fruktodone en diversaj kampoj. En la nuna situacio, Nederlando volas antaŭenpuŝi la plibonigon de multflanka komerca sistemo kune kun Ĉinio por akceli la disvolvadon de libera kaj justa komerco, pritakti tutmondajn defiojn kaj konduki triamerkatan kunlaboron por akceli disvolviĝon de duflankaj rilatoj kaj kunlaboron per plej granda forto.

Li renkontiĝis ankaŭ kun nederlanda reĝo Willem-Alexander Claus George Ferdinand en en vespero de la sama tago.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin