Irano petas Pakistanon savi ĝiajn civitanojn forkaptitajn ĉe landlimo

(GMT+08:00) 2018-10-17 14:18:57     Redaktoro:Yu

La irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde publikigis deklaron, petante la pakistanan flankon preni rimedojn por savi ĝiajn civitanojn forkaptitajn de armitaj radikaluloj ĉe la landlimo inter la du landoj. La pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj promesis helpi serĉadon de tiuj irananoj.

La irana Novaĵ-Agentejo de Islama Respubliko raportis marde, ke 14 milicaj membroj kaj landlimaj sekurecgardistoj de Irano estis forkaptitaj de teroristoj en la irana provinco Sistan kaj Baluchestan proksima al la landlimo kun Pakistano.

Ankaŭ la Irana Islama Revolucia Gvardio publikigis deklaron dirante, ke la irana sekurectrupo jam komencis operacon por persekuti armitajn radikaluloj, kiuj forkaptis tiujn irananojn. La deklaro vokis al Pakistano komenci agadon por bati kontraŭleĝajn armitajn personojn, kiuj aktivas ĉe la landlimo inter la du landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin