Xi: Ĉinio kaj Rusio devas alte ŝtati maturan kaj firman partnerecon

(GMT+08:00) 2018-10-17 20:22:12     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede diris, ke sub la nuna situacio en la mondo, Ĉinio kaj Rusio devas pli alte ŝati duflankan maturan kaj firman partnerecon kaj senŝanceliĝe profundigi kunlaboron en diversaj kampoj.

La ĉina prezidanto faris la rimarkojn dum renkontiĝos kun Anton Vaino, direktoro de la ĝenerala oficejo de rusa prezidento, en Pekino. Xi diris, ke ĉina-rusaj rilatoj estas en la plej bona periodo de sia historio, kaj la du flankoj devas senprokraste efektivigi konsentojn de la du ŝtatestroj, antaŭenigi kunlaboron en la kampoj de energio kaj novigado kaj rapidigi la paŝojn al integriĝo de la iniciato Zono kaj Vojo kun la Eŭrazia Ekonomia Unio. Li esprimis la esperon, ke la du flankoj striktigos komunikadon kaj kunordigon en internaciaj aferoj.

Vaino diris, ke strategia kunlaboro kun Ĉinio sendube estas prioritato en la rusaj rilatoj kun fremdaj landoj, kaj la rusa flanko volas bone efektivigi konsentojn de la du ŝtatestroj kaj kontribui por disvolvado de rusa-ĉina ampleksa partnereco de kunordigo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin