La 1-a Afrika Kongreso de Virinoj (AKVo) en Moramanga, Madagaskaro -- Henri Masson

(GMT+08:00) 2018-10-17 16:25:19     Redaktoro:祃璟琳

 

La 1-a AKVO — Afrika Kongreso de Virinoj — okazis de la 21a ĝis la 28a de septembro 2018 en Moramanga, gastama urbo de ĉ. 26 000 loĝantoj situanta en la centra parto de Madagaskaro, oriente de la ĉefurbo Antananarivo.

Moramanga estas historie forte simbola urbo, ĉar tie komenciĝis en 1947, pro neelteneblaj vivkondiĉoj kaj malestima konduto de francaj koloniistoj, ribelo kontraŭ la franca kolonia armeo. 166 malagasanoj estis mortpafitaj.

Organizita de EVAA — Esperantista Virina Asocio en Afriko — tiun kongreson partoprenis 25 homoj el diversaj landpartoj de Madagaskaro kaj unu el DR Kongo, tamen antaŭsupozeble, partoprenus AKVon pli ol 50 homoj el diversaj landoj se ĉiuj aliĝintoj estus povintaj veni.

La 21a de septembro estis alvena tago !

Malfermo okazis la 22an de septembro, Pastorino Miora Raveloharison bonvenigis ĉiujn al kuna himnumado de la Espero kaj laŭtlegis la salutvortojn de la prezidantino de EVAA, s-ino Alexandrine Omba. Sekvis laŭvice salutadoj de diversregionaj reprezentantoj el Madagaskaro kaj DR Kongo, Pastorino Miora Raveloharison poste, gajmiene paroklamis la 1an Afrikan Kongreson de Virinoj malfermita!

La kongresa temo — Esperantistinoj leviĝu por la paco, starigo de EVAA — estis trafe elektita. Estas konate ke multaj afrikaj landoj dronis en marojn de ĉiaspecaj perfortaĵoj depost longe; ekz. milito, rabkaptado, amasbuĉado, rasapartigo k.s.; kaj ĉio tio prezentas malbonajn postefikojn en la vivo de afrikanoj. Por elturniĝi, necesas, ke ĉiu afrikano sentu sin homo konscienĉava pri ĉio bona por la plibonigo de la mondo.

La pasintjare starigita asocio EVAA, per sia AKVo antauenpaŝis tiucele kaj alvokas ĉiujn al kuna eltrovo de ĝusta vojo al konstruado de la paco helpe de Esperanto, porpaca lingvo.

Joe Mo (Joel Muhire) en siaj kantoj admonis, ke viroj kaj virinoj estas la ĉefaj vojmontrantoj por la infanoj kaj ke iliaj kondutoj devas esti bonaj kaj imitindaj. Krom Joe Mo, la kongresanojn plezurigis ankaŭ grupo de lertaj dancistoj gvidata de esperantistino Fafa, kaj la malagaslingva kantado de la 5-jara knabo Jonathan, filo de Pastorino Miora Raveloharison.

Dum AKVo, ni ekskursis al la Muzeo de la Nacia Ĝendarmaro de Moramanga fondita en 1963 kaj inaŭgurita en 1967, kaj povis konatiĝi kun historiaĵoj de Madagaskaro. Krome, okazis 2 tuttagaj ekskursoj al la ercekstraktejo de nikelo kaj kobalto kontrolata de la ercagentejo Ambatovy kaj al la Nacia Parko de Andasibe riĉa je lemuroj. Post la ena vizito de la parko, ni ĝuis freŝan aeron en bela apudparka ĝardeno, ludis, kantis kaj eĉ tagmanĝis tie.

Okazis ankaŭ prelegoj dum AKVo. S-ino Lala el Antananarivo prelegis pri la ĝenerala stato de la e-movado en Madagaskaro, s-ino Fafa pri Madagaskaro, ĝia kulturo kaj popolo. Ŝi substrekis, ke Madagaskaro estas loĝata de popolo, kies praprapatroj devenis el Azio, Afrika bloko kaj Eŭropo — kaj iliaj rasoj tial tre similas al tiu de kelkaj sudazianoj. Joel Muhire siavice prelegis pri la e-movado en DR Kongo.

En la kongreso partoprenis lernantinoj el Gazela e-centro. Joel Muhire lecionumis pri kelkaj gramatikaĵoj kaj ankaŭ profitis okazon lerneti malagasan lingvon de tiuj lernantinoj. En lega konkurso, partoprenis 9 gekomencantoj, kies lega nivelo estas admirinde bona, tamen nur la tri unuaj devis ricevi premiojn konsistantajn el revueto Juna Amiko kaj la muzika albumo « Esperanto, ilo de paco » verkita de Joe Mo mem.

Dum la ferma ceremonio de la kongreso, 2 lernantinoj — Olivia kaj Lanto — esprimis ĝojon ĝui AKVon kaj dankis s-ron Joel Muhire pro lia helpo dum la tuta kongresa semajno kaj bondeziris al li bonan revenvojaĝon al Kongo DR. Post la dankaj kaj adiaŭaj vortoj de Joel Muhire, Pastorino Miora Raveloharison gratulis ĉiujn kaj proklamis la kongreson fermita. Ni ĉetabliĝis por lastfoja kunmaĝado kaj tostado de la kuko « 1-a AKVo », auspicia mejlŝtono por la venontaj AKVoj.

Malgraŭ la malabunda partopreniteco de AKVo, tamen ĝi finfine sukcesis atingi sian kulminon ! Espereble, la venontfojaj kongresoj de EVAA sukcesos allogi multe pli da kongresaninoj el ĉiuj partoj de la mondo.

Batalo por la paco estas defio ne nur de viroj sed ankaŭ de virinoj; do ĉiuj virinoj leviĝu por la paco.

Joel Muhire, el D.R. Kongo

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin