Novaĵoj (Oktobro 17)

(GMT+08:00) 2018-10-17 16:56:25     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 17a de oktobro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinaj gvidantoj substrekis decidan batalon en elimino de malriĉeco; Ĉina ĉefministro atingis Bruselon por laborvizito al Belgio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La 16an de oktobro antaŭ la kvina Nacia Tago por Mildigo de Malriĉeco, ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan instrukcion pri decida batalo en elimino de malriĉeco.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris en sia instrukcio, ke en la pasintaj 40 jaroj, pli ol 700 milionoj da ĉinoj liberiĝis de malriĉeco, kio estas miraklo en historio de la homa batalo kontraŭ malriĉeco; nun la problemo de absoluta malriĉeco ekzistanta de miloj da jaroj en Ĉinio estos radikale solvita, kaj la batalo por elimino de malriĉeco estas en la plej ŝlosila periodo.

Ankaŭ ĉefministro Li Keqiang faris instrukcion. Li diris, ke diversaj regionoj kaj departementoj devas serioze efektivigi decidojn kaj aranĝojn de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio sub la gvidado de la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko, intensigi la klopodojn por elimino de malriĉeco dum efektivigo de la strategio pri revigligo de vilaĝoj kaj preni pli fortajn rimedojn por helpi specifajn malriĉulojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping okazigis intertraktadon kun vizitanta norvega reĝo Harald V marde en Pekino, kaj ili konsentis injekti novan impulson en la disvolviĝon de duflankaj rilatoj kaj verki novan ĉapitron de la tradicia amikeco inter la du nacioj.

Xi aprezis la reĝon Harald V kaj la longtempan prizorgon kaj subtenon de la reĝa familio al la disvolvado de ĉina-norvegaj rilatoj kaj laŭdis iliajn gravajn kontribuojn por akcelado de amikeco inter la du landoj. Xi diris, ke antaŭenigi la daŭripovan, sanan kaj stabilan disvolviĝon de ĉina-norvegaj rilatoj konformas al la komunaj interesoj de la du popoloj kaj adaptiĝas al la tendenco de la epoko kun la trajtoj de paco, disvolviĝo kaj kungajna kunlaboro, kaj ke fruktodonaj rezultoj estis akiritaj de post la normaligo de duflankaj interligoj en 2016. Li diris, ke Ĉinio volas fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Norvegio en la kadro de la Arkta Konsilio, kaj esperas, ke Norvegio ludos plu aktivan rolon en la sana disvolvado de ĉina-eŭropaj rilatoj kaj ankaŭ ĉina-nordeŭropa kunlaboro.

Harald V diris, ke la du landoj devas labori kune por vastigi reciprokprofitan kunlaboron, kaj ke Norvegio volas fortigi komunikadon kaj kunlaboron kun Ĉinio en la kampo de vintraj sportoj kaj subteni la ĉinan gastigadon de la Vintraj Olimpikoj de 2022.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde reasertis la devontigon de Ĉinio al libera komerco kaj ekonomia tutmondiĝo dum renkontiĝo kun Stephen Perry, prezidanto de la brita Klubo de 48 Grupoj en Pekino.

Xi konigis al la gasto la serĉadon de la ĉina popolo pri "du centjaraj celoj" kaj ankaŭ la historion de Ĉinio, kaj diris, ke la granda atingo de ekonomia kaj socia disvolvado en la lastaj 40 jaroj plifortigis la decidon de reformo kaj malfermado de Ĉinio.

La "du centjaraj celoj" rilatas al la aspiro de Ĉinio por fini la konstruon de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj, kiam la Komunista Partio de Ĉinio festos sian 100-jaran jubileon en 2021, kaj turni la Ĉinan Popolan Respublikon en modernan socialisman landon, kiu estas prospera, forta, demokratia, kulture progresinta kaj harmonia, kiam ĝi festos la centan datrevenon de sia fondiĝo en 2049.

Perry diris, ke Klubo de 48 Grupoj sin devontigos al fortigo de la interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj, kaj volas partopreni en la procezo de disvolvado kaj rejuniĝo de Ĉinio.

Marde vespere laŭ loka tempo, ĉina ĉefministro Li Keqiang atingis la Bruselan Internacian Flughavenon por la 12a Azia-Eŭropa Pintkunveno en Bruselo kaj laborvizito al Belgio laŭ la invitito de prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk, prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claud Juncke kaj belga ĉefministro Charles Michel.

Li diris, ke la nuna mondo estas plena de komplekseco kaj necerteco, sed paco, disvolvado, malfermo kaj kunlaboro estas ankoraŭ la ĉefaĵoj de la mondo. Kiel la du ĉefaj ekonomioj kaj stabilaj fortoj de la mondo, Azio kaj Eŭropo devas fortigi kunlaboron kaj dialogon, subteni mondan pacon, kune trakti defiojn kaj labori por komuna disvolviĝo.

Usona prezidento Donald Trump diris dimanĉe vespere en ekskluziva intervjuo kun la Kolumbia Brodkasta Sistemo, ke Ĉinio jam ne havas sufiĉajn municiojn por rebati Usonon en komerca milito. Li diris, ke inter Usono kaj Ĉinio okazas ne komerca milito, sed bataleto. La televida prezidisto atentigis, ke li menciis la "militon" en la antaŭa tago, tamen Trump neis sian diron kaj asertis, ke li konsideras malvarmigi la bataleton inter la du landoj.

Trump faris la rimarkojn pri nesufiĉaj municioj de Ĉinio laŭ tio, ke la reagoj de Ĉinio ne egalas la rimedojn de Usono. Fakte, komerca milito ne estas cifera ludo, sed rilatas al la profitoj de miloj kaj dekmiloj da entreprenoj kaj konsumantoj. Malgraŭ la enlanda kaj eksterlanda opono, la usona registaro obstine eskaladis la komercan militon por realigi la ideon Usono Unua. La ĉina registaro ne volas senracie batali kun la usona flanko, sed prenas la popolon kiel la centron kaj firme defendas liberan komercon, multflankan sistemon kaj komunajn interesojn de ĉiuj landoj. La racio kaj sindeteno de Ĉinio ne signifas "nesufiĉecon de municioj", sed male, la ekonomia fleksebleco kaj merkato de Ĉinio ĉiam estas la potencaj bomboj por rebato en la komerca milito.

La irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj marde publikigis deklaron, petante la pakistanan flankon preni rimedojn por savi ĝiajn civitanojn forkaptitajn de armitaj radikaluloj ĉe la landlimo inter la du landoj. La pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj promesis helpi serĉadon de tiuj irananoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin