Okazas la ekspozicio pri palisandra kulturo de Suzhou en Pekino

(GMT+08:00) 2018-10-18 08:51:54     Redaktoro:Li

Nuntempe la Esplora Instituto pri Kulturo kaj Historio sub la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco okazigis la ekspozicion nomatan "Tradicia Kulturo estas Transdonata de Generacio al Generacio", kiu celas celebri la 40an datrevenon de la komenco de reformo kaj pordmalfermo en Ĉinio.

La naskiĝo, akumuliĝo kaj disvolviĝo de kulturo estas neevitebla procezo de historio. La palisandra kulturo de Suzhou originas el la ĉinaj tradicio kaj kutimoj pri la uzo de palisandro en la dinastio Ming.

Ĉifoja ekspozicio celas eniri en la antikvajn tempojn, esplori historian originon. Per la ekspoziciaĵoj oni priparolas la historion pri palisandraj mebloj.

sinjoro Zhou Mo faras prelegon

En la pasintaj 40 jaroj, la farado de palisandra meblo de Suzhou ĉiam konservas altan kvaliton kaj jam eniris en milojn da enlandaj kaj eksterlandaj familioj, samtempe la palisandraj artaĵoj alportas belecon kaj ĝojon al popolamasoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin