Usona financa ministerio: Ĉinio ne manipulis valutan kurzon

(GMT+08:00) 2018-10-18 13:44:48     Redaktoro:Yu

La usona Ministerio de Financo merkrede publikigis duonjaran raporton pri politiko de valuta kurzo, opiniante, ke Ĉinio ne manipulis kurzon de sia valuto. La Ministerio de Financo kvarfoje faris similan juĝon de post la enoficiĝo de usona prezidento Donald Trump.

Tiutage la Ministerio de Financo publikigis Raporton pri internacia Ekonomio kaj Politiko de Valuta Kurzo. La raporto opiniis, ke neniu el ĉefaj komercaj partneroj de Usono manipulis la kurzon. Tamen ĝi enskribis Ĉinion, Japanion, Germanion, Sud-Koreion, Svision kaj Hindion en la liston de monitorado. La ministerio diris, ke la usona flanko atribuas grandan gravecon al la promeso de Ĉinio ne fari konkurencan devaluton, atenteme observos plu la tendencon de juana kurzo kaj subtenos komunikadon kun la Ĉina Popola Banko. La usona flanko opiniis, ke la pli merkatekonomia reformo de Ĉinio helpas fortigi la fidon de investantoj pri juano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin