Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo laŭdis atingojn de Ĉinio en malriĉec-redukto

(GMT+08:00) 2018-10-18 14:06:18     Redaktoro:Yu

Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de la UN okazigas la mondan nutraĵan semajnon en sia stabejo en Romo de la 15a ĝis la 19a de oktobro, alvokante la internacian komunumon agi por elimini malsaton kaj ĉian subnutritecon. Oficisto de la organizo laŭdis la klopodojn de Ĉinio kaj aliaj landoj por redukto de malriĉeco kaj elimino de malsato.

Ĝenerala direktoro de la organizo, Jose Graziano da Silva, diris marde, ke Ĉinio, Brazilo kaj Peruo grandskale reduktis la nombron de malsataj loĝantoj en mallonga periodo. Li diris, ke Ĉinio komencis elektronikan komercon kaj aliajn novajn rimedojn en redukto de malriĉeco kaj starigis ekzemplon en agrikultura disvolvado kaj novigo, kaj ĝiaj spertoj kaj teknikoj estas lernindaj por aliaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin