Xi sendis gratulan leteron al konferenco de prienergiaj ministroj de Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2018-10-18 14:49:18     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Konferenco de Prienergiaj Ministroj de Zono kaj Vojo kaj Internacia Forumo pri Ŝanĝo de Energio, kiuj malfermiĝis ĵaŭde en la orienta ĉina urbo Suzhou.

Xi diris en la letero, ke la iniciato Zono kaj Vojo estas vaste agnoskita, kaj la internacia komunumo aktive partoprenas en ĝi, de post kiam ĝi estis proponita antaŭ kvin jaroj, kun fruktodonaj rezultoj atingitaj. Li diris, "Ni volas daŭrigi komunajn klopodojn kun ĉiuj partioj, sekvi la principon realigi komunan kreskon per diskuto kaj kunlaboro, kaj fari profundan kaj solidan progreson en kunlaboro de la Zono kaj Vojo por profitigi popolojn de ĉiuj landoj."

Xi emfazis, ke prienergia kunlaboro estas ŝlosila kampo en komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun aliaj landoj por plifortigi prienergian kunlaboron en la kadro de komuna konstruo de la Zono kaj Vojo, krei favorajn kondiĉojn por komuna disvolviĝo, kune kontribui al la daŭripova disvolvado de tutmonda energio kaj protekti tutmondan sekurecon de energio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin