Fokusoj de la Semajno (Okt. 19)

(GMT+08:00) 2018-10-19 09:39:42     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio sendis du navigadajn satelitajn BeiDou-3 al la kosmo per la raketo Changzheng-3B de la Xicang-a Satelit-Lanĉa Centro en la provinco Sichuan lunde posttagmeze je la 12a horo kaj 23 minutoj.

La satelitoj estas la 39a kaj 40a de la navigada sistemo BeiDou, kaj la 15a kaj 16a de la familio BeiDou-3. Ili kaj la raketo por la lunda lanĉo estis ekspluatitaj de la Noviga Akademio pri Mikrosatelitoj sub la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj la Ĉina Akademio pri Portoraketa Teknologio respektive. La lanĉo estis la 287a misio de la raket-serio Changzheng.

Ĉi-jare estos intense enorbitigitaj BeiDou-satelitoj. Ĉinio planas sendi aliajn tri satelitojn BeiDou-3 al la kosmo por formi bazan sistemon kaj liveri servojn al landoj partoprenantaj en la iniciato Zono kaj Vojo antaŭ la fino de tiu ĉi jaro.

La sistemo BeiDou, nomata per la ĉina termino por la Granda Ĉerpilo, komencis servi al Ĉinio en 2000 kaj al la azi-pacifika regiono en 2012. Dum la lastaj kvin jaroj, la sistemo helpis savi pli ol 10 000 fiŝistojn. Pli ol 40 000 fiŝkaptaj ŝipoj kaj ĉirkaŭ 4,8 milionoj da komercaj veturiloj en Ĉinio estas ekipitaj per BeiDou.

Konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, Ma Zhaoxu, marde urĝis la internacian komunumon respekti la suverenecon pri naturaj resursoj en diversaj landoj.

En debato de la Sekureca Konsilio pri Radikalaj Kaŭzoj de Konflikto - la Rolo de Naturaj Resursoj, Ma diris, ke la konvena protekto, esplorado kaj administro de naturaj resursoj estas la suverenaj rajtoj kaj obligacioj de la landoj, al kiuj ili apartenas.

Ma diris, ke la esplorado, ekspluato kaj utiligo de naturaj resursoj devas esti deciditaj sendepende de la registaroj kaj popoloj de individuaj landoj, kaj landoj en konfliktaj regionoj devas doni pli da atentoj al la konvena utiligo kaj administro de resursoj, por eviti neleĝan esploradon kaj misuzadon por armitaj konfliktoj.

La ĉina reprezentanto diris, ke la neleĝa esplorado kaj kontrabando de naturaj resursoj povas esti ŝlosila rolo kaŭzanta konfliktojn kaj rompanta pacon. Li aldonis, ke necesas helpi al la landoj plene utiligi la naturajn resursojn kaj akceli klopodojn en industriigo kaj ekonomia diversigo, por ke ili povu sekvi sian propran vojon de daŭripova evoluigo.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, urĝis ĉiujn landojn subteni la Kernan Promeson de la Tagordo 2030 lunde antaŭ la Internacia Tago por Elradikigo de Malriĉeco.

Guterres diris en sia mesaĝo, ke danke al politika gvidado, inkluzive de ekonomia disvolviĝo kaj internacia kunlaboro, proksime de miliardo da homoj eskapis el malriĉeco dum la pasintaj 25 jaroj, tamen multaj restas forlasitaj, nun ankoraŭ pli ol 700 milionoj da homoj ne povas plenumi siajn bazajn ĉiutagajn bezonojn.

La ĝenerala sekretario diris, ke la elradikigo de malriĉeco restas demando pri justeco. Li aldonis, ke la elradikigo de malriĉeco en ĉiuj formoj kaj dimensioj, kiel enkorpigita en Celo 1 de la Tagordo 2030 por Daŭripova Disvolvado, restas unu el la plej grandaj tutmondaj defioj kaj grava prioritato por la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin