"Sana disvolvado kaj sana kreskado" gvidos privatan ekonomion al estonteco

(GMT+08:00) 2018-10-18 19:14:30     Redaktoro:Yu
Antaŭ nelonge en la ĉina orienta urbo Wenzhou okazis mobiliza kunveno pri konstruado de eksperimentaj regionoj de privata ekonomio kaj forumo pri sana disvolvado de ne-publika ekonomio kaj sana kreskado de personoj de la privata sektoro. Wenzhou, la lulilo de privata ekonomio en Ĉinio, nun refoje prenis sur la historian mision kiel pioniro kaj gvidanto de la reformo en Ĉinio.

En la pasinta jaro la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) prezentis la celon konstrui la novan tipon de koraj kaj puraj rilatoj inter la registaro kaj komecistaro kaj akceli sanan disvolvadon de nepublika ekonomio kaj sanan kreskadon de personoj de la privata sektoro. En la pasintaj 40 jaroj, la ĉinaj privataj entreprenoj kreis pli ol 60% de la ĉina ekonomio per 40% da resursoj, pagis pli ol 50% da impostoj, dediĉis pli ol 70% da teknologia novigo kaj ekspluato de novaj produktoj kaj liveris 80% da laborpostenoj, formante la spiriton de ĉinaj entreprenistoj, kiun karakterizas novigo, sincereco, patriotismo kaj sindono.

Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke "sana disvolvado kaj sana kreskado" estas ne nur grava ekonomia demando, sed ankaŭ grava politika demando. Li emfazis dum sia inspekta vojaĝo en Ningxia, ke registaroj de diversaj niveloj devas krei bonajn cirkonstancojn de laŭleĝa regado kaj plibonigi komercan medion. Tio forte stimulas la disvolvado de privataj entreprenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin