Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun sia belga paralelulo Charles Michel

(GMT+08:00) 2018-10-18 14:39:14     Redaktoro:Ema

Vizitanta ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia belga paralelulo Charles Michel merkrede matene en la palaco Egmont en Bruselo.

Li diris, ke ĉina-belgaj rilatoj subtenis bonan disvolvadon. La duflanka kunlaboro en diversaj kampoj rapide disvolviĝis kaj interpopolaj interŝanĝoj estis striktaj. La ĉina flanko volas fortigi interŝanĝojn de ĉiuj niveloj kun la belga flanko kaj bonvenigas belgajn kompaniojn investi en Ĉinio. Ĉinio rigardas ĉiujn kompaniojn fremdlandajn kaj ĉinajn egale por krei bonan komercan medion. Ĉinio volas importi pli da bonkvalitaj agrikulturaj produktoj el Belgio, kiuj povas kontentigi la postuladon de la ĉina merkato, kaj ankaŭ esperas, ke la belga flanko liveros pli da facileco por duflanka ekmonomia kaj komerca kunlaboro. La du landoj devas fari pli grandajn paŝojn por entaŭenpuŝi kunlaboron en teknologio kaj novigo, kaj pligrandigi kunlaboron en kampoj de nuklea energio sub la plenumo de internacia juro kaj obligacio. Prenante la ŝancon konstrui la Zonon kaj Vojon, la du flankoj povas profundigi kunlaboron en infrastrukturo kaj cifereca ekonomio, kaj konduki triamerkatan kunlaboron.

Li rimarkis, ke en la nuna situacio Ĉinio kaj Eŭropo, kiel la du ĉefaj ekomonioj, devas labori kune por rapide antaŭenigi la intertraktadon pri ĉina-eŭropa interkonsento pri komerco kaj investado kaj elsendi pozitivan signalon de subteno al libera komerco, ekonomia tutmondiĝo kaj multflanka komerca sistemo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin