Ĉinio bedaŭras decidon de Usono pri retiro el Universala Poŝta Unio

(GMT+08:00) 2018-10-19 14:51:54     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris ĵaŭde, ke Ĉinio esprimas bedaŭron pro la usona decido pri retiro el la Universala Poŝta Unio.

Laŭ raportoj, la Blanka Domo anoncis merkrede, ke Usono sin retiros el la Universala Poŝta Unio, la institucio specialigita de la UN por la poŝta sektoro.

Lu diris en regula gazetara konferenco, ke la ĉina flanko bedaŭras la decidon de Usono pri retiro el la Universala Poŝta Unio. Li emfazis, ke Usono faris la decidon laŭ sia propra konsidero, kaj tio havas neniun rilaton kun Ĉinio. Li aldonis, ke Usono jam faris pli ol unu decidon por retiro el internaciaj organizoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin