Ĉinio kaj Usono ne devas suspekti sin reciproke en komunikado

(GMT+08:00) 2018-10-19 17:41:45     Redaktoro:Yu

Usona vicprezidento Mike Pence atakis Ĉinion lastatempe dum prelego, asertante, ke iuj sekurecaj institucioj de Ĉinio planis amplekse ŝteli teknikojn de Usono, inkluzive de planoj pri plej freŝaj militaj teknikoj. Samtempe la fama usona komunikilo Bloomberg disvastigis la famon, ke ĉinaj spionaj mikroblatoj estis enplantitaj en produktojn de kelkaj usonaj teknologiaj firmaoj. Sed rilataj kompanioj kaj la sekureca departemento de Usono tuj malkonfirmis la raporton. Tamen usonaj komunukiloj ankoraŭ sofisme rezonis, ke Ĉinio faros tion, eĉ se ĝi nun ne atencus la elektronikan provizĉenon de Usono. Tiel nerespondecaj rimarkoj reflektis la suspekteman maltrankvilon de iuj usonanoj pri disvolvado de rilatoj inter la du landoj.

La raporto de Bloomberg estis refutita de famaj teknologiaj kompanioj kaj sekureca departemento de Usono. Tamen Bloomberg publikigis plu rilatajn artikolojn, fabrikante akuzojn kontraŭ Ĉinio, kio kaŭzis la falon de akciprezoj de tutmondaj teknologiaj kompanioj.

Mensogo ne povas fariĝi vero eĉ post multfoja ripeto. Iu usona specialisto pri internaciaj demandoj diris lastatempe en dialogo inter ĉinaj kaj usonaj pensfabrikoj, ke se oni trovus, ke tiaj mikroblatoj estis enplantitaj en komputilojn de iuj kompanioj por akiri sekretariojn, la kompenso estos la tuta provizĉeno de la lando, tial neniu lando povas fari tiel stultan decidon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin