Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun sia vjetnama paralelulo Nguyen Xuan Phuc

(GMT+08:00) 2018-10-19 14:47:47     Redaktoro:Ema

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia vjetnama paralelulo Nguyen Xuan Phuc ĵaŭde posttagmeze en Bruselo dum la ĉeesto al la Azia-Europa Pintkunveno.

Li diris, ke Ĉinio kaj Vjetnamio estas amikaj najbaroj kaj partneroj de reciproka profito. Tiu ĉi jaro markas la 10-an datrevenon de la starigo de ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Vjetnamio. La ĉina flanko volas konstante akceli politikan reciprokan konfidon kun Vjetnamio por pli profunda disvolviĝo de duflankaj rilatoj kaj reciprokprofita kunlaboro.

Li rimarkis, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Vjetnamio havis unikan avantaĝon. La ĉina flanko volas efektivigi la altnivelan konsenton kun Vjetnamio kiel la ĉefan linion kaj antaŭenpuŝi kunlaboron de industria produktokapablo, kiu konformas al ekologiaj reguloj kaj helpas la vjetnaman industriigon. Li proponis, ke la du landoj grandigu komercon, antaŭenigu ekvilibran kaj daŭrigeblan disvolvadon de duflanka komerco, striktigu interŝanĝojn de ĉiuj niveloj por akceli amikecon inter la du popoloj kaj firmigi la fundamenton de publika opinio. Li diris ankaŭ, ke la du flankoj devas konsideri la ĝeneralan situacion kaj konvene trakti la demandon de la Suda Ĉina Maro por komuna paco kaj stabileco de la regiono.

Phuc diris, ke Vjetnamio kaj Ĉinio estas amikoj kaj ampleksaj strategiaj partneroj. La du landoj subtenis flekseblajn striktajn altnivelajn interŝanĝojn por antaŭenpuŝi kunlaboron en diversaj kampoj. La vjetnama flanko volas efektivigi altnivelan konsenton kun Ĉinio por akceli ekvilibran disvolvadon de duflanka komerco kaj liberan komercon. Vjetnamio bonvenigas ĉinajn kompaniojn konstrui industrian parkon en la lando por grandigi duflankan kunlaboron pri industria produktokapablo, verda energio, tranportado, agrikulturo kaj turismo, kune subteni la pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro kaj firmigi la pozitivan tendencon de duflankaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin