Novaĵoj (Oktobro 19)

(GMT+08:00) 2018-10-19 16:49:02     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19a de oktobro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio volas grandigi du-direktan malfermon kun Francio; Putin diris, ke Rusio fortigos kunordigon kun Ĉinio por komunaj interesoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris ĵaŭde en Bruselo, ke Ĉinio volas labori kun Francio por pligrandigi du-direktan malfermon, akceli ekvilibran kreskon de investado kaj komerco kaj konservi pozitivan perspektivon por entreprenoj de ambaŭ landoj.

Li faris rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun franca prezidento Emmanuel Macron flanke de la 12a Azia-Eŭropa Pintkunveno en la belga ĉefurbo de ĵaŭdo ĝis vendredo. Li diris, ke la intertraktadoj pri la ĉina-eŭropa duflanka investa traktato ne estas reciproke ekskluzivaj kun la ĉina-franca investa kunlaboro, kaj ambaŭ povas esti efektivigataj sen konflikto. Ĉinio firme subtenos plu la solidarecon, stabilecon kaj prosperon de la Eŭropa Unio. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio volas plani altnivelajn interŝanĝojn por la sekva etapo kun Francio, esperante akceli la longtempan, stabilan kaj sanan disvolviĝon de duflankaj rilatoj.

Macron diris, ke Francio volas subteni altnivelajn interŝanĝojn de vizito kun Ĉinio kaj desegni vojmapon por la duflanka investa kaj komerca kunlaboro en frua dato.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia vjetnama paralelulo Nguyen Xuan Phuc ĵaŭde posttagmeze en Bruselo dum la ĉeesto al la Azia-Europa Pintkunveno.

Li diris, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Vjetnamio havis unikan avantaĝon. La ĉina flanko volas efektivigi la altnivelan konsenton kun Vjetnamio kiel la ĉefan linion kaj antaŭenpuŝi kunlaboron de industria produktokapablo, kiu konformas al ekologiaj reguloj kaj helpas la vjetnaman industriigon. Li proponis, ke la du landoj grandigu komercon, antaŭenigu ekvilibran kaj daŭrigeblan disvolvadon de duflanka komerco, striktigu interŝanĝojn de ĉiuj niveloj por akceli amikecon inter la du popoloj kaj firmigi la fundamenton de publika opinio. Li diris ankaŭ, ke la du flankoj devas konsideri la ĝeneralan situacion kaj konvene trakti la demandon de la Suda Ĉina Maro por komuna paco kaj stabileco de la regiono.

Phuc diris, ke Vjetnamio kaj Ĉinio estas amikoj kaj ampleksaj strategiaj partneroj. La du landoj subtenis flekseblajn striktajn altnivelajn interŝanĝojn por antaŭenpuŝi kunlaboron en diversaj kampoj. La vjetnama flanko volas efektivigi altnivelan konsenton kun Ĉinio por akceli ekvilibran disvolvadon de duflanka komerco kaj liberan komercon. Vjetnamio bonvenigas ĉinajn kompaniojn konstrui industrian parkon en la lando por grandigi duflankan kunlaboron pri industria produktokapablo, verda energio, transportado, agrikulturo kaj turismo, kune subteni la pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro kaj firmigi la pozitivan tendencon de duflankaj rilatoj.

La saman tagon en Bruselo, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia kamboĝa paralelulo Samdech Techo Hun Sen.

Li diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Kamboĝo estas profunda kaj pli firma. La ĉina flanko volas konstante firmigi la tradician amikecon kun Kamboĝo kaj profundigi kunlaboron en diversaj kampoj por profitigi la popolojn de la du landoj. Ĉinio subtenos kiel antaŭe, ke la kamboĝa popolo elektu sian disvolvan vojon laŭ la naciaj kondiĉoj kaj konservu stabilecon, disvolvu ekonomion kaj plibonigu la vivtenon.

Li rimarkis, ke Ĉinio kaj Kamboĝo devas plifortigi akordigon de disvolvaj strategioj kaj grandigi duflankan komercon. La ĉina flanko volas importi konkurencivajn agrikulturajn produktojn el Kamboĝo, kaj instigi kompetentajn ĉinajn kompaniojn investi en Kamboĝo por reciproka profito. Li ankaŭ esprimis la subtenon al Kamboĝo pri la okazigo de la venonta Azia-Europa Pintkunveno.

Hun Sen diris, ke sinjoro ĉefministro vizitis Kamboĝon en la komenco de tiu ĉi jaro, kaj ili kunprezidis la kunvenon de gvidantoj de Lancang-Mekonga Kunlaboro, kio aldonis movforton al kamboĝa-ĉinaj rilatoj kaj Lancang-Mekonga kunlaboro. La kamboĝa flanko volas subteni plu reciprokan subtenon kun Ĉinio kaj plifortigi la kunlaboron en internaciaj kaj regionaj aferoj kaj grandigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio, komerco kaj agrikulturo. Hu Sen aldonis, ke la kamboĝa flanko bonvenigas ĉinajn kompaniojn investi en Kamboĝo, kaj volas plifortigi la kunordigon kaj komunikadon kun la ĉina flanko rilate al la okazigo de la venonta Azia-Europa Pintkunveno.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris ĵaŭde, ke lia lando volas plifortigi la kunordigon kaj kunlaboron kun Ĉinio por defendi kaj akceli komunajn interesojn kaj tutmondan pacon kaj disvolviĝon.

Putin faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ. Li diris, ke Rusio aplaŭdas la altan nivelon de la ampleksa strategia partnereco de kunordigo inter la du landoj. Li aldonis, ke ĉiuj konsentoj inter la du ŝtatestroj estas efektivigataj, kaj lia lando volas fari komunajn klopodojn kun Ĉinio por subteni striktajn kontaktojn sur ĉiuj niveloj kaj profundigi praktikan kunlaboron en ĉiuj kampoj.

Yang diris, ke la du ŝtatestroj faris profundan interŝanĝon de opinioj pri plua disvolvado de ĉina-rusaj rilatoj kaj la internacia situacio kaj atingis gravan konsenton dum la 4a Orienta Ekonomia Forumo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris ĵaŭde, ke Ĉinio bedaŭras la usonan decidon pri retiro el la Universala Poŝta Unio.

Laŭ raportoj, la Blanka Domo anoncis merkrede, ke Usono sin retiros el la Universala Poŝta Unio, la institucio specialigita de la UN por la poŝta sektoro.

Lu diris en regula gazetara konferenco, ke la ĉina flanko bedaŭras la decidon de Usono pri retiro el la Universala Poŝta Unio. Li emfazis, ke Usono faris la decidon laŭ sia propra konsidero, kaj tio havas neniun rilaton kun Ĉinio. Li aldonis, ke Usono jam faris pli ol unu decidon por retiro el internaciaj organizoj.

Ĉina sendito diris ĵaŭde, ke fronte al la nuna situacio, la internacia komunumo devas havi fortan konscion pri urĝeco, kaj la Sekureca Konsilio de la UN devas kune klopodi por revenigi la palestinan demandon al intertraktado.

Konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, Ma Zhaoxu, faris la rimarkojn en publika debato de la Sekureca Konsilio pri la plestina demando. Li diris, ke palestina-israela situacio estas tre fragila kaj streĉa kun ofta perforta alfrontado kaj risko de eskalado de konflikto, kaj ĉiuj rilataj partioj devas konsideri la sekurecon de regionaj popoloj kaj la ĝeneralan situacion de paca kunekzisto kaj sin deteni por eviti eskaladon de konflikto. Li aldonis, ke la internacia komunumo devas amplekse efektivigi la rezolucion de la Ĝenerala Asembleo de la UN pri protekto de palestinaj civiluloj kaj mildigi la streĉecon en Gazao.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin