Ĉeftero sendis kondolencojn al Tajvano pro elreliĝo de trajno

(GMT+08:00) 2018-10-22 14:24:47     Redaktoro:Yu

Aŭtoritatoj de la ĉeftero de Ĉinio lunde funebris pri viktimoj, kiuj mortis pro elreliĝo de pasaĝertrajno en Tajvano dimanĉe posttagmeze kaj sendis kondolencojn al iliaj familioj kaj al la vunditoj.

Oficialuloj el la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio kaj la Asocio pri Rilatoj inter Du Bordoj de la Tajvana Markolo diris, ke la ĉeftero donis grandan atenton al la akcidento.

Laŭ la fervoja aŭtoritato de Tajvano, almenaŭ 18 homoj mortis kaj 187 aliaj estis vunditaj, kaj du inaj pasaĝeroj el la ĉeftero estis inter la vunditoj.

La ekspresa trajno Puyuma 6432 kun 366 pasaĝeroj por vojaĝo de la stacio Shulin al Taitung elreliĝis je la 4a horo kaj 50 minutoj posttagmeze ĉe la stacio Xinma de la gubernio.

Ĉiuj ok vagonoj de la trajno elreliĝis, kun tri el ili renversitaj. La kaŭzo de la elreliĝo estas ankoraŭ esplorata.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin