Kiu kondukas Tajvanon al danĝero?

(GMT+08:00) 2018-12-27 10:28:17     Redaktoro:Yu

En la komenco de oktobro usona vicprezidento Mike Pence faris la prelegon, akuzante Ĉinion pri interveno en elektojn de Usono, defio kontraŭ internacia ordo kaj minaco al stabileco de la Tajvana Markolo. Ankaŭ la usona armeo lastatempe kreis malakordon rilate al la demando de Tajvano. Tiuj agoj havas negativan influon sur rilatojn inter Ĉinio kaj Usono kaj inter la du bordoj de la Tajvana Markolo. La aktiva respondo de la instanco Tsai Ing-wen kondukas Tajvanon al danĝero.

La Blanka Domo kelkfoje asertis, ke Ĉinio intervenis en la elektojn de Usono. Tio intencis rebonigi la situacion de elektkampanjo, deturni fokusojn kaj eviti respondecojn. Chris Johnson, eksa analizisto de la Centra Spiona Agentejo, diris, ke la Respublika Partio intencas establi la modelon de rakontado: ĉiu voĉo por la Demokratia Partio estas por Ĉinio.

La usona komunikilo AXIOS raportis, ke la registaro Trump konspiras kontraŭ Ĉinio per grandskala plano, inkluzive de la akuzo "interveno en elektojn de Usono". La usona gazeto Eksterlanda Politiko diris, ke la usona armeo asignos 700 miliardojn da usonaj dolaroj por efektivigi strategian transformiĝon kontraŭ Ĉinio.

En la pasintaj malpli ol du jaroj de post la enoficiĝo de Donald Trump, la usona registaro aprobis du kazojn de armila vendo al Tajvano. La usona politika rondo daŭre vokis fortigi ekonomiajn kaj komercajn rilatojn kun Tajvano kaj urĝis Tajvanon malfermi sian merkaton al usonaj agrikulturaj produktoj. La esenco estas postuli de Tajvano la pagon por protektado.

Fakte, la politiko de la registaro Trump al Tajvano celas premi Tajvanon liveri materian rekompencon kaj politikan kunagon por la trategiaj interesoj de Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin