Novaĵoj (Oktobro 23)

(GMT+08:00) 2018-10-23 16:28:14     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23a de oktobro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi deklaris malfermon de Honkong-Zhuhai-Makaa Ponto; Ĉinio kreos pli favoran komercan medion. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris la Honkong-Zhuhai-Makaan Ponton malfermita marde matene en la inaŭgura ceremonio en la urbo Zhuhai de Guangdong-provinco. La ponto kunliganta Honkongon, Zhuhai kaj Makaon longas 55 kilometrojn. Ĝi estas grandega transmara trafika vorko kunlabore konstruita de la tri lokoj.

Administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, prezidita de ĉefministro Li Keqiang en lundo, decidis, ke la registaro prenos pli da rimedoj por solvi la zorgojn de la entreprenoj identigitajn dum inspektaj vojaĝoj de la Ŝtata Konsilio, certigi plenan efektivigon de ĉiuj porkomercaj politikoj kaj konstrui nacian reglamentan sistemon de Interreto Plus por fari la registaran reglamentadon pli inteligenta, pli normigita kaj pli bone alcela.

La ĉina registaro donas grandan gravecon al plibonigo de la komerca medio. Ĉefministro Li Keqiang rimarkigis, ke tre grave estas profundigi la reformon de registaraj funkcioj por evidente plibonigi la komercan medion kaj fortigi merkatan fidon. Li diris, "Ni bezonas nutri komercan medion, kiu estas akcelata de merkato kaj bazita sur leĝoj kaj plenumas internaciajn normojn. La reformo de la registaraj funkcioj en la lastaj jaroj liveris efektivajn profitojn al merkataj entoj. Ankaŭ la internacia komunumo konsideras plibonigon de nia komerca medio kiel gravan kondiĉon por kunlaboro kun Ĉinio.

La kunveno decidis, ke la registaro devas duobligi siajn penadojn por krei pli favoran komercan medion per solvado de urĝaj zorgoj de entreprenoj, efektivigo de ĉiuj stimulaj politikoj kaj forigo de obstakloj al komerca disvolviĝo por fortigi la fidon kaj konkurencivon de entreprenoj.

La 3an de septembro 2016 en la ĉina orienta urbo Hangzhou okazis malferma ceremonio de la Komerca Pintkunveno de la Grupo 20, kaj ĉina prezidanto Xi Jinping faris tonikan prelegon. Li amplekse eksplikis al la ĉeestantoj la grandan procezon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio kaj reasertis firman sintenon de Ĉinio pri plua reformo.

Li resumis la grandan ekonomian kaj socian ŝanĝiĝon de Ĉinio per klarigo de kvar procezoj. Li diris, ke unue, la granda ŝanĝiĝo estas la procezo de esploro kaj serĉado: la disvolvado de Ĉinio povas esti realigita nur sur la vojo aparta por ĝi; Ĉinio daŭre profundigis la reformon kaj pordmalfermon, senĉese esploris por progreso, establis kaj disvolvis socialismon kun ĉinaj trajtoj; due, la granda ŝanĝiĝo estas la procezo de praktiko: Ĉinio prenis ekonomian konstruadon kiel la centron de laboroj kaj konstante antaŭeniris kun la tempo, konstruante la landon en la duan plej grandan ekonomion, la plej grandan varkomercan landon kaj la trian grandan eksterlandan investanto-landon de la mondo; trie, la granda ŝanĝiĝo estas la procezo de komuna riĉigo: en la pasintaj jaroj de post la komenco de la reformo kaj pordmalfermo, pli ol 700 milionoj da ĉinoj liberiĝis de malriĉeco, kaj la vivnivelo de pli ol 1 300 milionoj da ĉinoj evidente plialtiĝis; krome, tio estas la procezo de la komunikado inter Ĉinio kaj la mondo: Ĉinio sekvas sendependan kaj pacan eksterlandan politikon, persistas en la baza nacia politiko de pordmalfermo al la ekstero.

Ĉinio kaj Portugalio lunde konsentis grandigi kunlaboron sub la iniciato Zono kaj Vojo kaj fortigi la rilatojn inter Azio kaj Eŭropo.

La du flankoj atingis la konsenton, kiam ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun sia portugala paralelulo Augusto Santos Silva.

Wang diris, ke Ĉinio atribuas gravecon al la espero de la portugala flanko pri plifortigo de la ĉina-portugala ampleksa strategia partnereco kaj profundigo de pragmata kunlaboro, kaj volas labori kun Portugalio por plena preparo por la altnivelaj interŝanĝoj inter la du landoj en la venonta etapo. Wang aldonis, ke Ĉinio aprezas la subtenon de Portugalio al la iniciato Zono kaj Vojo kaj esperas grandigi reciprokprofitan kunlaboron inter la du flankoj per fortigo de la interligiteco inter Azio kaj Eŭropo.

Silva diris, ke la iniciato Zono kaj Vojo konformas al la celo por fortigo de la interligiteco inter Eŭropo kaj Azio, kaj Portugalio esperas partopreni en la komuna konstruo kaj fariĝi ŝlosila nodo kunliganta terajn kaj marajn itinerojn inter la du kontinentoj.

Dmitri Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, lunde diris, ke se Usono sin retiros el Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo (TMDBM), la mondo fariĝos pli danĝera, kaj Rusio devigite prenos rimedojn por certigi sian sekurecon kaj rekonstruos ekvilibron en tiu ĉi kampo.

Peskov diris, ke John Bolton, konsilisto pri nacia sekureco de usona prezidento, estas en Rusio por vizito, kaj la rusa flanko konsiliĝos kun li pri aferoj koncernaj al la retiro de Usono el la traktato.

Usona prezidento Donald Trump diris lunde en la socia komunikilo Twitter, ke la registaroj de Honduro, Gvatemalo kaj Salvadoro ne povis per efikaj rimedoj malhelpi al siaj civitanoj iri el la lando kaj kontraŭleĝe migri al Usono, tial Usono ĉesigos aŭ multe reduktos la monhelpon al tiuj tri landoj.

Usonaj amaskomunikiloj raportis, ke kelkmil homoj el Honduro, Gvatemalo kaj Salvadoro dimanĉe transiris landlimon en sudan Meksikon kaj intencis iri plu norden al Usono.

Lunde en Ĝenevo, Svislando, inaŭguriĝis la Monda Investa Forumo 2018, organizita de Konferenco de la UN pri Komerco kaj Disvolviĝo. Pli ol 6 000 ĉeestantoj el 160 landoj diskutas pri plibonigo de investaj politikoj kaj medio de la mondo por akceli glatan efektivigon de la Tagordo 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolvado.

Ĝenerala sekretario de la konferenco Mukhisa Kituyi diris, ke post eksplodo de la financa risko en 2008, la monda ekonomio ankoraŭ vizaĝas al danĝero, kaj fremdlanda rekta investo de la mondo ankoraŭ ne revenis al la nivelo antaŭ la risko. Kaŭze de streĉitaj komercaj rilatoj, draste malpliiĝis la tutmonda fremdlanda rekta investo, kio malutilas realigon de la Tagordo 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolvado. Laŭ statistiko, en 2017 grandmezure malpliiĝis la totala sumo de tutmonda fremdlanda rekta investo je 23% kompare kun la antaŭa jaro kaj la kvanto de la unua duonjaro de 2018 malgrandiĝis je 41% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Sud-korea komunikilo raportis, ke Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) lunde okazigis labornivelan intertraktadon pri forstokultura kunlaboro.

Tri-membraj delegacioj de la du flankoj komencis la dialogon je la 10a horo kaj 5 minutoj antaŭtagmeze laŭ loka tempo en la komuna oficejo en la landlima urbo Kaesong de la KDPR, kiu estis malfermita en la lasta monato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin