Unu ponto kunligas tri lokojn transe de maro

(GMT+08:00) 2018-10-28 14:19:05     Redaktoro:Xiong

Unu ponto kontaktas tri lokojn, kaj natura foso fariĝis ebena vojo!

La 23an de oktobro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping ĉeestis en Zhuhai la malferman ceremorion de la pontego Honkongo-Zhuhai-Makao kaj deklaris la ponton malfermita al trafiko. Tiam, tiu ĉi "supermezura vorko", konstruata dum 15 jaroj kaj longa je 55 kilometroj, oficiale komencis sian servon.

La pontego estas plej longa kaj plej konstrue malfacila vorko en la mondo, kaj ĝi, en la politika kadro de "unu ŝtato kaj du sistemoj", estas kunlabore konstruita de laborantoj el la tri lokoj. La ponto interligas surteran trafikon de Honkongo, Zhuhai kaj Makao.

Ĝi estas ponto reviga, unuiga, memfida kaj revigliga. La ĉina popolo kuraĝas marŝi plu sur la vojo serĉanta revojn, kaj Honkong kaj Makao senĉese komponas novajn ĉapitrojn en sia kunfandiĝo en la epokan torenton de la disvolviĝado de la ĉina nacio.

La pontego Honkongo-Zhuhai-Makao, kiun en la 11a de julio 2018 fotis Liang Xu (raportisto de la novaĵagentejo Xinhua) per telestirata flugaparato.

Laboranta aŭto veturas sur la ponto. (Liang Xu fotis en la 20a de oktobro 2018)

La Orienta Artefarita Insulo de la ponto, rigardita de la Okcidenta Artefarita Insulo, kaj inter la du insuloj estas submara tunelo. (Liang Xu fotis per telestirata flugaparato en la 11a de julio 2018)

La matena suno traradias la pontoturon similan al "ĉina nodo". (Liang Xu fotis per telestirata flugaparato en la 27a de decembro 2017)

La pontego Honkongo-Zhuhai-Makao ĉe la sunleviĝo, en la 22a de oktobro 2018 fotita de Yin Bogu (raportisto de la novaĵagentejo Xinhua).

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin