Manifesto por pardono aŭ kontraŭ la heredantoj de malamo

(GMT+08:00) 2018-10-24 10:53:39     Redaktoro:祃璟琳

La plej aĝaj legantoj eble memoras, ke kiam EU decidis krei komunan monunuon, tuj ekestis disputoj pri tio, kiuj homoj estos omaĝataj en ĝiaj moneroj kaj monbiletoj. Post multaj diskutoj oni fine decidis pri bildoj de arkitekturaj stiloj. Memorenda estas la rezonado pri tia decido, ĉar ĝi tuŝis vere tiklan punkton de la tuteŭropa mondparto: heroo en unu lando ofte estas taksata translime kiel grava malamiko de la tuta lando aŭ popolo. Do simpla decido al kiuj omaĝi en eŭraj monbiletoj povas speguli kaj ree veki tiun gravan kaj grandan defion, ankoraŭ alfrontotan, kiu estas konstrui tuteŭropan "neŭtralan" historion.

Certamaniere, la libro nun recenzata, Heredantoj de Silentado, alfrontas la saman problemon kun kroma malfacilaĵo, ĉar kelkaj vundoj ankoraŭ ne plene fermiĝis: la teksto de Sabine Dittrich tuŝas tion, pri kio nur en la lastaj jaroj ni iel ekkuraĝas, eĉ se ankoraŭ duonvoĉe, paroli: la konsekvencojn de la dua mondmilito por la germana civila loĝantaro. Krompreneble, ĉiam svarmis, ambaŭokaze justas, febraj plendoj kaj akraj denuncoj pri la teruraj kaj teroraj fiagoj de la nazipartianoj sur la konkeritaj teritorioj en Eŭropo kaj precipe kontraŭ ilia juda loĝantaro; tamen estis sammezura silento pri tio, kio okazis al la germanaj civiluloj dum la postmilita tempo, precipe en tiuj regionoj, kiuj, danke al la landlima movo, estas nun regataj de aliaj landoj. La muta regulo estis: ĉiuj rajtas paroli pri la frapoj ricevitaj; sed germanoj ĉiam devas pri ili silenti.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin