Novaĵoj (Oktobro 24)

(GMT+08:00) 2018-10-24 17:28:19     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24a de oktobro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi gratulis nove elektitan vjetnaman prezidanton; Abe alvokas stabilan disvolvadon de rilatoj kun Ĉinio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio, pro lia elektiĝo kiel prezidanto.

Xi diris en la mesaĝo, ke Ĉinio kaj Vjetnamio estas amikaj najbaroj kaj gravaj partneroj kun longtempa tradicia amikeco. Xi rememoris, ke ili vizitis unu la alian en la lasta jaro kaj atingis gravan konsenton pri disvolvado de la rilatoj inter la du ŝtatoj kaj inter la komunistaj partioj de la du landoj sub la nova cirkonstanco. Xi diris, ke la daŭripova kaj sana disvolviĝo de duflankaj rilatoj, pliiĝantaj interŝanĝoj de sperto en regado de partioj kaj ŝtatoj, kaj profundiĝanta praktika kunlaboro en ĉiuj kampoj alportis efektivajn profitojn al la popoloj de ambaŭ landoj. Li diris, ke li atribuas grandan gravecon al la ĉina-vjetnamaj rilatoj kaj volas labori kun Trong por preni la 10an datrevenon de la starigo de ampleksa strategia partnereco de kunlaboro kiel oportunon por fortigo de la politika gvidado de duflankaj rilatoj kaj antaŭenigo de la ampleksa strategia kunlaborado al nova alto.

Marde en la urbo Ramallah, vizitanta ĉina vicprezidanto Wang Qishan vokis al la tuta mondo fari komunajn klopodojn por realigi justan finon al la palestina demando surbaze de duŝtata solvo.

En renkontiĝo kun palestina ĉefministro Rami Hamdallah, Wang diris, ke Ĉinio estis inter la unuaj landoj, kiuj agnoskis la Palestinan Liberigan Organizon kaj la palestinan ŝtaton, kaj ĉiam staris kune kun la palestina popolo.

Wang diris, ke depost la komenco de la paca procezo de Mez-Oriento, Ĉinio subtenas Palestinon kaj Israelon en solvado de disputo per paca intertraktado. Li aldonis, ke sub la novaj cirkonstancoj, Ĉinio rekomendas pluan strebon por justa solvado de la palestina demando per paca intertraktado sur la bazo de la du-ŝtata principo.

Japana ĉefministro Shinzo Abe diris, ke Japanio kaj Ĉinio devas konsideri la ĝeneralan situacion por stabile disvolvi siajn amikajn kaj kunlaborajn rilatojn, ĉar la du landoj kunhavas gravan respondecon pri paco kaj prospero de la regiono kaj la mondo.

Abe faris la rimarkojn en skriba intervjuo kun ĉinaj komunikiloj antaŭ sia tritaga oficiala vizito al Ĉinio ekde ĵaŭdo, la unua oficiala vizito de japana ĉefministro al Ĉinio de post 2011.

Abe diris, ke ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Amikeco, kaj ke la traktato signas la deirpunkton por duflankaj rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio. Li diris, ke li esperas memorfesti la datrevenon kune kun la ĉina flanko dum sia vizito kaj havi sincerajn interŝanĝojn kun ĉinaj gvidantoj pri regionaj kaj mondaj aferoj, por grandigi kunlaboron en ĉiuj kampoj kaj akceli pli grandan disvolviĝon de duflankaj rilatoj. Li diris ankaŭ, ke estas normale, ke la du landoj, kiel najbaroj, havas malkonsentojn pri iuj demandoj.

Li rimarkigis, ke en konstruado de strategiaj kaj reciprokprofitaj rilatoj, Japanio kaj Ĉinio havas la respondecon konvene trakti tiujn demandojn kaj stabile disvolvi siajn amikajn kaj kunlaborajn rilatojn konsidere al la ĝenerala situacio.

Ĉefsekretario de la japana kabineto Yoshihide Suga marde alte taksis la gravecon de Japana-Ĉina Traktato de Paco kaj Amikeco al rilatoj inter la du landoj, kaj atendis, ke la baldaŭa vizito de japana ĉefministro Shinzo Abe al Ĉinio akcelos disvolvadon de la duflankaj rilatoj.

La 23a de tiu ĉi oktobro estis la 40a datreveno de validiĝo de la traktato. Suga diris tiutage en gazetara konferenco, ke en la pasintaj 40 jaroj, la cirkonstancoj ĉirkaŭ Japanio kaj Ĉinio multe ŝanĝiĝis, kaj al la rilatoj inter la du landoj estis faritaj multaj ŝanĝoj, tamen la traktato ĉiam funkciis kiel la fundamento subtenanta la duflankajn rilatojn kaj montris direkton por plua disvolvado de la rilatoj.

Yuri Ushakov, adjutanto de rusa prezidento diris marde, ke rusa prezidento Vladimir Putin kaj lia usona paralelulo Donald Trump planis okazigi ampleksan kunvenon en Parizo la 11an de novembro. Ushakov diris al raportistoj, ke ĉi tiu aranĝo estis konfirmita de ilia prezidento en renkontiĝo kun Bolton.

Tiutage, Putin renkontiĝis kun vizitanta usona konsilisto pri nacia sekureco John Bolton, kiu ankaŭ konsiliĝis kun reprezentantoj de rusaj teamoj pri eksterlanda kaj milita politikoj.

Laŭ Ushakov, komenca interkonsento estis atingita pri okazigo de ampleksa kaj bone preparita kunveno inter la prezidentoj en Parizo dum ilia ĉeesto al aranĝoj festantaj la centjariĝon de la fino de la Unua Mondmilito. Ushakov diris, ke ankaŭ membroj de rusaj kaj usonaj delegacioj ĉeestos la kunvenon.

Germana komunikilo raportis marde, ke germana ministro pri eksterlandaj aferoj Heiko Maas diris, ke Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo (TMDBM) rilatas al la kernaj interesoj de Eŭropo, kaj Germanio faros sian plejeblon por subteni la traktaton.

Maas diris en intervjuo kun komunikiloj, ke la subskribo de Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo kaj la retiro de mezdistancaj misiloj el Germanio estis la plej granda atingo de la politiko pri malarmado, kaj Germanio ne povas sidi kaj indiferente rigardi malprogreson de la atingo, sed konsideros la traktaton kiel gravan temon de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo. Li aldonis, ke Germanio faros sian plejeblon per diplomatiaj kanaloj por subteni la traktaton, se restos ia ajn okazo.

Sabate, la 20an de oktobro, usona prezidento Donald Trump anoncis, ke Usono sin retiros el Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo, subskribita kun tiama Sovetunio en 1987, pretekste, ke Rusio delonge malobservis la traktaton, kaj la traktato limigis la esploron de Usono pri novaj armiloj.

La sud-korea registaro marde aprobis la Pjongjangan Deklaracion, kiu estis subskribita en la tria pintkunveno inter sud-korea prezidento Moon Jae-in kaj Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko, septembre en Pjongjango.

La deklaracio estis ekzamenita kaj aprobita dum kunveno de la kabineto, prezidata de prezidento Moon, kiu subskribos kaj ratifos la deklaracion. Laŭ la Pjongjanga Deklaracio, la du flankoj konsentis fini malamikajn rilatojn, fortigi kunlaboron kaj interŝanĝojn kaj sennukleigi la Korean Duoninsulon.

La kabineto aprobis ankaŭ la ampleksan militan interkonsenton, kiu estis subskribita de defendaj estroj de la du landoj dum la pjongjanga pintkunveno. Laŭ la milita interkonsento, la du landoj konsentis ĉesigi ĉiujn malamikajn agojn en landlimaj regionoj per starigo de bufra zono laŭlonge de la peze armita landlimo.

Moon diris dum la kunveno de la kabineto, ke plibonigi interkoreajn rilatojn kaj mildigi militan streĉecon povas akceli la kompletan sennukleigon de la Korea Duoninsulo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin