(video)#2018ImportaEkspozicio Matt Jones rekomendas sian hejmlokon

(GMT+08:00) 2018-10-25 13:11:22     Redaktoro:Li


Saluton karaj amikoj, mia nomo estas Matt, mi estas instruisto en Pekino. Mi jam vivis en Ĉinio du jarojn. Hodiaŭ mi volas rekomendi mian hejmlokon kaj la lokajn produktaĵojn de mia hejmloko.

Mia hejmloko estas Cheltenham, sud-okcidenta urbo de Britio, kie vivas cent miloj da loĝantoj. Cheltenham estas fama kaj bela arbara urbo, ĝi estas verda kaj freŝa.

Laŭ mia opinio, mia hejmloko havas tri elstarajn aferojn, kiujn mi volas rekomendi al vi. La unua estas Hinda Manĝaĵo, ni havas du famajn hindajn restoraciojn kiuj estas elektitaj kiel restoracioj Michelin. La dua estas Festivaloj en mia hejmloko. Ni havas sciencan festivalon, ĵazan festivalon, muzikan festivalon, literaturan kaj artan festivalon. La plej granda festivalo estas la Festivalo Cheltenham, kiu estas unu el la plej grandaj ĉevalaj konkursoj en la mondo. Ni ankaŭ havas la faman konkurson "Gold Cup", kiu estas unu el la tri plej grandaj konkursoj en la mondo. Fine, mi volas rekomendi la vestan markon "Superdry". Estas strange, ke la marko havas multajn japanajn signojn, sed ĝi ne estas japana marko. Nun, ĝi estas unu el la plej popularaj vestmarkoj en la mondo.

Cheltenham estas interesa loko, mi tre ŝatas ĝin, kaj mi esperas ke vi vizitos tien kaj vi ankaŭ ŝatos ĝin. Dankon!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin