Novaĵoj (Oktobro 25)

(GMT+08:00) 2018-10-25 18:23:57     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25a de oktobro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi diris, ke Ĉinio neniam haltigos siajn paŝojn de reformo kaj pordmalfermo; Ĉefministro Li Keqiang promesis kuraĝe trakti defiojn en disvolvado de ekonomio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke Ĉinio neniam haltigos siajn paŝojn de reformo kaj pordmalfermo, kaj la mondo vidos novajn rimarkindajn atingojn de Ĉinio en la venontaj 40 jaroj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn, kiam li vizitis ekspozcion de atingoj de Guangdong-provinco en la 40 jaroj de reformo kaj pordmalfermo en la urbo Shenzhen dum sia inspekta vojaĝo en Guangdong-provinco.

Xi diris, "Tiu ĉi jaro markas la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. En la pasintaj 40 jaroj Ĉinio akiris rimarkindajn atingojn. Do, kial ni ne iru plu sur tiu ĉi vojo?Malgraŭ malfaciloj kaj problemoj, ni tamen devas klopodi plu por solvi problemojn kaj venki malfacilojn. Ni devas firme sekvi la vojon de reformo kaj pordmalfermo kaj profundigi la reformon en pli da kampoj."

Poste Xi iris al la regiono Shekou de la Guangdong-a Liberkomerca Eksperimenta Zono en la distrikto Qianhai. Li demandis pri ekspluato, malfermo, konstruado de la distrikto kaj kunlaboro inter Shenzhen kaj Honkongo.

Merkrede ĉina ĉefministro Li Keqiang faris raporton pri la ekonomia situacio en la 17a Nacia Kongreso de Ĉina Federacio de Laboristaj Sindikatoj. Li esprimis altan respekton al ĉinaj laboristoj, kiuj faris grandan kontribuon al la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio.

Li profunde analizis kaj eksplikis la nunan ekonomian situacion kaj diris, ke en la kuranta jaro sub la gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun Xi Jinping kiel la kerno, Ĉinio senĉese profundigis reformon kaj pordmalfermon, aktive traktis malfacilojn kaj defiojn kaj la ekonomio ĝenerale stabile funkciis. En la antaŭaj tri semestroj, la rapido de ekonomia kresko en alta bazo troviĝis inter antaŭaj lokoj de ĉefaj ekonomioj de la mondo, 11,07 milionoj da novaj laborpostenoj estis aldonitaj en urboj, plifortiĝis la apogo de konsumado kaj servo al la disvolviĝo. La nombro de ĉiutage registritaj entreprenoj superis 18 000. Ĉinio povas atingi la celojn de ekonomia kaj socia disvolviĝo de la jaro kaj meti bazon por la venontjara disvolvado. Tamen ankoraŭ estas pliiĝantaj malfacilaĵoj kaj eksteraj defioj kaj riskoj.

Li diris, ke Ĉinio havas la plej grandajn homajn resursojn de la mondo, kio estas granda potencialo kaj avantaĝo por disvolvado. Sekve de altiĝanta eduka nivelo de ĉinoj, plialtiĝis la kvalito de laborantoj kaj grandiĝis la nombro de altteknikaj talentuloj. Kun iniciativo kaj novigemo de miloj kaj dekmiloj da laborantoj, Ĉinio povas venki ĉian ajn malfacilon.

La plej alta leĝdonanto Li Zhanshu merkrede emfazis la dediĉon de Ĉinio al kungajna kunlaboro, multflankeco, kaj konstruado de partnereco anstataŭ alianco.

Li, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso kaj membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn dum parolado en la bonveniga bankedo por la oka Pekina Xiangshan-Forumo.

La okazaĵo, antaŭe konata kiel Xiangshan-Forumo, unuafoje okazis en 2006, celante antaŭenigi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter defendaj aŭtoritatoj, armitaj fortoj, internaciaj organizoj kaj fakuloj.

Ĉi-jare la forumo okazas de la 24a ĝis la 26a de oktobro, kun la temo "Konstrui novan tipon de sekureca partnereco de egaleco, reciproka fido kaj kungajna kunlaboro".

La 8a Pekina Xiangshan-Forumo malfermiĝis ĵaŭde matene en la Pekina Internacia Konferenca Centro. Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri defendo Wei Fenghe voĉlegis gratulan leteron de ĉina prezidanto Xi Jinping al la forumo en la malferma ceremonio.

Wei diris, ke la letero de Xi esprimas sinceran deziron de Ĉinio pri pliigo de reciproka strategia fido kaj fortigo de sekureca kunlaboro kun ĉiuj aliaj landoj de la mondo kaj manifestas la persiston de Ĉinio sur la vojo de paca evoluigo kaj ĝian firman decidon pri konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun vicprezidanto de la Kuba Konsilio de Ministroj Ricardo Cabrisas Ruiz ĵaŭde en Pekino.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Kubo estas bonaj kamaradoj kaj amikoj, kaj la amikeco inter la du landoj estas nerompebla. Wang gratulis la kuban flankon, ke ili lastatempe finis gravan enlandan politikan tagordon, kaj esprimis kredon, ke sub la regado de la partio kaj registaro, la kuba popolo certe atingos novajn sukcesojn en la nacia disvolvado. Wang aldonis, ke Ĉinio liveros plu helpon al Kubo laŭ sia eblo kiel antaŭe kaj volas fortigi duflankan kunlaboron en diversaj kampoj.

Cabrisas diris, ke la kuba flanko firme sin dediĉos al disvolvado de rilatoj de bonaj kamaradoj, amikoj kaj partneroj kun Ĉinio kaj volas aktive partopreni en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo.

Japana ĉefministro Shinzo Abe faros oficialan viziton al Ĉinio de la 25a ĝis la 27a de oktobro laŭ la inivito de ĉina ĉefministro. Ĉefsekretario de la japana kabineto Yoshihida Suga diris, ke li esperas, ke la vizito de Abe helpos akceli disvolvadon de japana-ĉinaj rilatoj kaj atingos rezultojn en multaj kampoj.

Tio estos la unua oficiala vizito de japana ĉefministro al Ĉinio de post la vizito de Yoshihiko Noda en 2011. Suga diris, ke japana-ĉinaj rilatoj evidente pliboniĝis, kaj en tia situacio la refoja vizito de japana ĉefministro al Ĉinio fariĝos oportuno por altigo de duflankaj rilatoj al nova nivelo, kaj li atendas, ke la du flankoj faros konkretajn diskutojn pri politiko, diplomatio, mara sekureco, ekonomio kaj interpopolaj interŝanĝoj kaj atingos rezultojn.

Posttagmeze de la 25a de oktobro en la Granda Popola Halo en Pekino, Abe ĉeestos aranĝon memorfestantan la 40an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Amikeco. La sekvan antaŭtagmezon en la Granda Popola Halo, li ĉeestos bonvenigan ceremonion, kaj poste li ĉeestos komunan gazetaran konferencon kaj forumon pri ĉina-japana kunlaboro de triaflanka merkato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin