De fiŝvilaĝo al globvilaĝo
Rakonto pri ĉina urbo de ŝuoj Jinjiang

(GMT+08:00) 2018-10-30 21:08:29     Redaktoro:Ĝoja


Laboristo en fabriko en Jinjiang

La urbo Jinjiang de la ĉina suda provinco Fujian estis fiŝvilaĝo antaŭ 40 jaroj, danke al plenumado de reformado kaj malfermo nun ĝi fariĝas la monde konata urbo pro ŝuoj, kaj lokanoj, kiuj antaŭe servis kiel fiŝistoj, nun estas entreprenistoj, kaj iliaj negocoj estas tra la mondo. Nun bonvolu aŭskulti la raporton: De fiŝvilaĝo al globvilaĝo ― rakonto pri la ĉina urbo de ŝuoj Jinjiang.


Materialoj por ŝuoj en kompanio Xuanlong

Raportisto de nia radio renkontiĝis kun s-ro Zhou Tigui en Jinjiang-a Internacia Bazaro de Ŝuoj kaj Teksaĵoj. Zhou Tigui aĝas 40 jarojn kaj estas la "samaĝulo" de la ĉinaj reformado kaj malfermo. En sia infaneco li vidis, ke liaj gepatroj faris ŝuojn. Ankaŭ lia unua laboro estis ĝuste en fabriko de ŝuo. En 2014 li ekfunkciigis sian propran kompanion pri ŝuoj Xuanlong. Li atestis la evoluadon de Jinjiang. Li diris:

"Mi persone spertis grandan ŝanĝiĝon de Jinjiang. Antaŭe ĉi tie estis kotvojoj, sed nun ĉio estas tre bona, kiel moderna trafiko kaj urba verdigo. Antaŭe estis hejma fabriko, sed nun niaj kunlaborantoj jam troviĝas en Suda Ameriko, Hindio, Rusio, Vjetnamio kaj Indonezio."

Jinjiang-a Internacia Bazaro de Ŝuoj kaj Teksaĵoj situas en la urbeto Chendai, la fonto de la industrio de ŝuoj en Jinjiang. Marte de 1979 kun sia mono 14 vilaĝanoj de la vilaĝo Yangdai de la urbeto Chendai fondis yangdai-an fabrikon pri vestoj kaj ŝuoj, tiel komenciĝis la produktado de ŝuoj en Jinjiang. La tiamaj personoj eble ne povis imagi, ke post preskaŭ 40 jaroj en la urbeto Chendai staras la internacia bazaro areanta 7,9 mil muojn, egalanta 737 piedpilkajn ludkampojn. La bazaro estas la plej granda centro de negocado de ŝuoj kaj teksilaĵoj en Azio.

Kompanio pri ŝuaj materialoj Mevo estas unu el la unuaj kompanioj de la bazaro. Aprile de 2017 Mevo komencis negocadon, nun la enspezo duobliĝis ol tiu en la komenco. Prezidanto de la kompanio Lin Haiou fiere diris, ke fremdlandaj klientoj fariĝis volontuloj.

"Ni kontinue esploras kaj produktas novajn komercaĵojn kaj reduktas koston al minimumo, sed tenas bonan kvaliton. Tial niaj produktaĵoj estas bonvenigataj, fremdlandaj klientoj volonte reklamas niajn produktaĵojn. Ni neniam dungas fremdlandan laboriston, la klientoj el diversaj landoj estas niaj volontuloj."


Laboristoj de entrepreno Anta faras ŝuojn.

La reformado kaj malfermo malfermis fenestron al la mondo. En la unuaj 20 jaroj de la reformado kaj malfermo, fabrikoj pri ŝuoj en Jinjiang ĉefe faris prilaborojn por alilandaj famaj markoj, dume jinjiang-anoj lernis progresintajn teknikojn kaj administrajn spertojn, kultivis sin kiel laboristoj, formis kompletan industrian ĉenon de ŝuo-fabrikado kaj atingis certan skalon. Sed ne ĉio estis glata. En la jaro 1997 neatendite oni suferis azian financan krizon, rapide kaj grande malpliiĝis mendiloj, jinjiang-aj ŝuo-fabrikoj malfacile vivis kaj komencis kreon de propraj markoj. Post tiam sinsekve naskiĝis entreprenoj Anta, 361° kaj aliaj, centoj da famaj entreprenoj. Lastajn jarojn jinjiang-aj entreprenoj pri sportaj ŝuoj, ekz. Anta kaj 361°, aparte atentis scienc-teknikan renovigon kaj stimulis novan transformon kaj eskaladon de industrioj.

Junie de 2016 la entrepreno Anta publikigis la unuajn inteligentajn kurŝuojn kaj apon pri ili, celante liveri pli profesian kaj pli inteligentan ekipaĵon por kurantoj. En 2017 Anta fariĝis la monde tria sportmarko post Nike kaj Adidas. Prez. de direktantaro de Anta s-ro Ding Shizhong proponis, ke Anta estu monda, kaj la internaciiga strategio inkludas markan internaciigon, talentulan internaciigon kaj administran internaciigon. Li diris:

"Neniam timi malsukceeson kaj strebi por sukceso estas la spirito de ni, jinjiang-anoj. 'Novaj dek jaroj por renovigo', eldirita de Anta, celas, ke de landa progresinta sport-kompanio Anta transformiĝu en monde progresintan. Nun ni havas branĉojn en Usono kaj Rusio, vendejojn en 8 landoj en sudorienta Azio. Ni sisteme faras aranĝojn en la tuta mondo, kaj por tio gravas talentula internaciigo, nun laboristoj el aliaj landoj okupas 10% en Anta."

En 2009 por doni apogadon de teknikoj kaj talentuloj al industrioj, gvidate de la jinjiang-a registaro kvin famaj entreprenoj, inkluzive de Anta, fondis quanzhou-an profesian lernejon pri malpeza industrio. Al la lernejo venis ne nur ĉinoj sed ankaŭ junuloj el aliaj landoj, Chen Yucheng el Malajzio estas unu el ili. Li nun studas dezajnon kaj teknologion de ŝuoj. Li diris:

"Mi lernas tiun ĉi fakon, ĉar Jinjiang havas superecon kaj avantaĝon en tiu ĉi fako. Ĉinaj instruistoj dividis multajn spertojn, pro tio mi povos eviti multajn kurbajn vojojn. La instruistoj ankaŭ rigore postulas nin, kio estas tre bona por mi. Jinjiang-anoj ofte diris: 'Sukceso nur profitas de strebado', '30% de sukceso dependas de la sorto, kaj 70% dependas de penado', se oni uzu tiun ĉi spiriton, li certe havos pli da ŝancoj kaj sukcesoj."

Lastajn 40 jarojn de post ekplenumado de reformado kaj malfermo, sukcesis amaso da "Zhou Tigui", "Lin Haiou", sukcesis nombro da Anta, sukcesis ankaŭ Jinjiang: la jinjiang-a totala ekonomia sumo pli-ol-sepobliĝis pro reformado kaj malfermo, antaŭ la reformado kaj malfermo Jinjiang estis malriĉa gubernio, sed nun estas la plej riĉa en Fujian-provinco. Samtempe sukcesis ankaŭ la mondo: Jinjiang altiris spertojn el diversaj lokoj de la mondo kaj kontribuis al la mondo jinjiang-a inteligenteco. La nova jinjiang-a sperto – heredado, memfido, komuna dividado kaj renovigado – skribas novan miraklon de Jinjiang.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin