Novaĵoj (Novembro 22)

(GMT+08:00) 2018-10-26 17:14:59     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22-a de novembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio plibonigos politikojn por akceli translandan e-komercon; la Monda Organizo pri Komerco konsentis formi specialistan grupon por ekzameni usonajn tarifojn sur ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, prezidita de ĉefministro Li Keqiang, decidis merkrede, ke Ĉinio vastigos kaj plibonigos la nunajn politikojn pri detala importado per translanda elektronika komerco por larĝigi pordmalfermon kaj ellasi la potencialon de konsumado.

La ĉina registaro donas grandan gravecon al evoluigo de translanda elektronika komerco kaj aliaj novaj formoj de komerco. Ĉefministro Li substrekis la bezonon antaŭenigi novajn formojn de industrio, inkluzive de translanda elektronika komerco kaj adopti novan manieron de prudenta, akomodebla kaj efika reglamentado en la registara laborraporto en kvar sinsekvaj jaroj.

La donitaĵoj de la Ĝenerala Administracio de Doganoj montras, ke inter januaro kaj oktobro de 2018, detala importado en translanda elektronika komerco atingis 67,2 miliardojn da juanoj, pli multe je 53,7% ol la sama periodo de la lasta jaro.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris merkrede, ke Ĉinio volas antaŭenigi maran kunlaboron kun Filipinoj en diversaj kampoj por profitigi la du landojn. Registaroj de la du landoj marde subskribis Memorandon de Kompreno pri Kunlaboro en Ekspluatado de Petrolo kaj Gaso.

Geng diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la du landoj faris novan paŝon al esplorado kaj ekspluato de petrolo kaj gaso, kaj la du flankoj diskutos la rilatajn detalojn. Geng diris ankaŭ, ke Ĉinio ankaŭ esperas plifortigi komunikadon kun aliaj landoj laŭ la Suda Ĉina Maro pri tia kunlaboro, por turni la Sudan Ĉinan Maron en maron de paco, amikeco kaj kunlaboro.

Ĉina delegito marde alvokis fortigi klopodojn de la UN por packonservo en Afriko kaj profundigi partnerecon de la UN kun la Afrika Unio.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la alvokon en la publika debato pri fortigo de packonserva agado en Afriko, okazigita de la Sekureca Konsilio de la UN. Ma diris, ke la Afrika Unio kaj afrikaj landoj estas gravaj fortoj por konservado de monda paco kaj regiona stabileco, kaj faris gravajn kontribuojn al paco kaj stabileco en la regiono. Afriko estas grava punkto de la packonserva agado de la UN. Nun servas 14 packonservaj misioj de la UN, kaj la kvin plej grandaj estis senditaj al Afriko.

Ma diris, ke la ĉina flanko subtenas la UN, ke ĝi liveru daŭripovan kaj antaŭvideblan financan subtenon al la sendependa pacagado de la Afrika Unio kaj helpu al ĝi altigi sian kapablon en planado pri pacagado, monkolektado, subtenado de taskoj kaj administrado. Li vokis helpi al afrikaj landoj, kiuj sendis packonservantojn, fortigi konstruadon de la packonserva kapablo.

Vizitanta speciala sendito de Ĉinio pri la mez-orienta demando, Gong Xiaosheng, diris merkrede en la urbo Ramallah, ke Ĉinio ludos pli pozitivan rolon por paco en Mez-Oriento kaj volas esti akcelanto de packonservo.

Gong renkontiĝis kun palestina prezidento Mahmoud Abbas marde kaj kun membro de la centra komitato de la Palestina Nacia Liberiga Movado kaj komisaro pri rilatoj kun Ĉinio Abbas Zaki merkrede. Gong diris en gazetara konferenco post renkontiĝo kun palestinaj oficialuloj, ke ĉiutage estas sangaj okazaĵoj en Mez-Oriento, kaj pri tio Ĉinio estas afliktita kaj maltrankvila.

Hinda konsilisto pri nacia sekureco Ajit Doval vojaĝos al Ĉinio por ĉeesti la 21an kunvenon de specialaj reprezentantoj pri la ĉina-hinda landlima demando de vendredo ĝis sabato.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang anoncis merkrede, ke Doval vizitos Ĉinion laŭ la invito de ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

La disput-kvietiga instanco de la Monda Organizo pri Komerco merkrede okazigis kunvenon kaj konsentis la peton de Ĉinio, la Eŭropa Unio, Kanado, Meksiko, Norvegio, Rusio kaj Turkio pri starigo de spacialista grupo, kiu ekzamenos tarifojn anoncitajn de Usono en marto de la kuranta jaro sur importitaj ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj, por konstati, ĉu la usonaj rimedoj malobservis regulojn de la organizo.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj de Belorusio kaj Rusio merkrede esprimis maltrankvilon pri la pliiĝanta streĉo en la eŭrazia kontinento.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris en gazetaro konferenco post kunveno inter ministroj pri eksterlandaj aferoj de la du landoj en Minsko, ke la usona intenco pri retiro el Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo kaj starigo de milita aktiveco de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo proksime al la landlimoj de Belorusio kaj Rusio kaŭzas defiojn al la sekureco de la du landoj. Lavrov emfazis, ke la defioj postulas taŭgan respondon.

Usona ministro pri defendo James Mattis diris merkrede, ke la pacintertraktado por fini konfliktojn en Jemeno okazos oble en la komenco de decembro en Svedio.

Mattis diris al raportistoj en Pentagono, ke la jemena registaro kaj la ribela grupo Houthi eble ĉeestos la intertraktadon. Li aldonis, ke oni ne povas fini la konflikton en Jemeno kaj solvi la lokan humanitaran krizon sen la partopreno de Saud-Arabio, kaj nun Saud-Arabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj jam ĉesigis siajn militajn operacojn proksime al la jemena havenurbo Hodeidah, sed tie okazis ankoraŭ konfliktoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin