Xi emfazis profundigon de reformo kaj pordmalfermo en nova epoko

(GMT+08:00) 2018-10-26 11:12:38     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis pli grandan rezolutecon kaj pli fortajn rimedojn por profundigo de la reformo kaj pordmalfermado de Ĉinio en la nova epoko.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum sia inspekta vizito al suda Guangdong-provinco de lundo ĝis ĵaŭdo. Li diris, ke al la internacia kaj enlanda medio eltenis vastajn kaj profundajn ŝanĝiĝojn en la nova epoko, prezentante la reformon kaj pordmalfermon kun novaj cirkonstancoj, taskojn kaj defiojn. Por kapti oportunojn kaj trakti defiojn, la ŝlosilo estas alte teni la flagon de reformo kaj pordmalfermado en la nova epoko, kaj senĉese profundigi reformon kaj vastigi pordmalfermon en ampleksa maniero.

Xi vizitis lokojn inkluzive de Zhuhai, Qingyuan, Shenzhen kaj Kantono, kie li informiĝis pri la laboro koncerna al efektivigo de la gvidaj principoj de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ, profundigo de reformo kaj pordmalfermo, kaj antaŭenigo de altkvalita ekonomia disvolviĝo.

Lunde posttagmeze, Xi vizitis industrian parkon de tradicia ĉina medikamento en la nova regiono Hengqin en Zhuhai, pionira projekto disvolvita sub kunlaboro inter Guangdong kaj Makao. Xi alvokis pli da klopodoj por esplorado de la esenco de tadicia ĉina medikamento kaj pli bonan kunlaboron inter entreprenoj, universitatoj kaj institutoj por antaŭenigi la industriigon, modernigon kaj tutmondigon de tradicia ĉina medikamento.

Poste en la posttagmezo, Xi vizitis la kompanion Gree, fabrikanto de hejmaj elektraj aparatoj. Li inspektis ĝian sendependan esploran kaj disvolvan departementon de kerna teknologio kaj diskutis kun esploristoj en nacia ŝlosila laboratorio pri energiefikeco de klimatiziloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin