Novaĵoj (Oktobro 29)

(GMT+08:00) 2018-10-29 16:58:25     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29a de oktobro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi kaj Macron interŝanĝis gratulojn pri sukcesa lanĉo de kune disvolvita satelito; Indonezia pasaĝeraviadilo kun 189 homoj kraŝis en maron. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia franca paralelulo Emmanuel Macron lunde interŝanĝis gratulojn pri la sukcesa lanĉo de kune disvolvita satelito por oceana observado.

La Ĉina-Franca Oceanografia Satelito sur la portoraketo Changzheng-2C pafiĝis je la 8a horo kaj 43 minutoj matene de Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en Gobio en nordokcidenta Ĉinio, kaj eniris sunsinkronan orbiton je 520 kilometroj super la Tero.

La komuna misio inter la Nacia Spaciala Administracio de Ĉinio kaj la Nacia Centro de Kosmaj Studoj, la franca spaciala agentejo, ebligos 24-horan observon de tutmonda ond-spektro, efika ondalto kaj oceana surfaca ventkampo

En sia gratula mesaĝo al Macron, Xi diris, ke spaciala kunlaboro estas grava parto de la ampleksa strategia kunlaboro inter Ĉinio kaj Francio, kaj la sukcesa lanĉo de la kune disvolvita oceanografia satelito reprezentas la plej freŝan rezulton, kiu ludos gravan rolon en monitorado de mara medio, traktado kaj redukto de katastrofoj, kaj batalo kontraŭ klimatŝanĝiĝo.

Macro diris en sia mesaĝo al Xi, ke la lanĉo de la satelito markas gravan paŝon antaŭen en duflanka spaciala kunlaboro.

Ĉina vicprezidanto Wang Qishan konsentis kun egiptaj gvidantoj plu antaŭenigi la disvolvan kunlaboron dum dutaga vizito al la nord-afrika lando de vendredo ĝis sabato.

Dum la vizito, Wang renkontiĝis kun egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi kaj ĉefministro Mostafa Madbouly. En renkontiĝo kun prezidento Sisi, Wang diris, ke Ĉinio kaj Egiptio, ambaŭ antikvaj civilizacioj, kunhavas vastajn interesojn kaj grandan potencialon de kunlaboro. Li diris, ke Ĉinio volas akceli reciprokan komprenon, kunordigi la evoluigajn strategiojn kaj plifortigi kunlaboron kun Egiptio en la kampoj de ekonomio kaj komerco, produktkapablo kaj kulturaj interŝanĝoj kadre de la iniciato Zono kaj Vojo. Ĉinio instigos al pli da ĉinaj kompanioj investi en Egiptio kaj al ĉinaj turistoj vojaĝi al Egiptio. Wang aldonis, ke Ĉinio volas labori kune kun Egiptio, grava lando en Mez-Oriento kaj Nord-Afriko, por protekti pacon kaj stabilecon de la regiono.

Sisi diris, ke Egiptio kaj Ĉinio, ambaŭ civilizacioj kun longa historio, havas proksimajn rilatojn kaj kunlaboron. Li esprimis admiron pri la evoluaj atingoj de Ĉinio kaj diris, ke Egiptio klopodos fortigi ankaŭ interŝanĝojn de spertoj en regado kun Ĉinio krom la dialogo inter la du civilizacioj.

Ĉinio dimanĉe oficiale malfermis sian ĝeneralan konsulejon en la suda filipina urbo Davao. Ministroj pri eksterlandaj aferoj de la du landoj ĉeestis la malferman ceremonion.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kiu estis en Filipinoj por dutaga vizito, diris dum parolado en la malferma ceremonio, ke starigo de la ĝenerala konsulejo en Davao reflektas la profundan amikecon inter Ĉinio kaj Filipinoj kaj servas al la ampleksa disvolvado de kunlaboro inter la du landoj. La decido de la ĉina registaro pri starigo de ĉi tiu ĝenerala konsulejo en Davao montras plenan fidon de la ĉina flanko pri la estonteco de la urbo, kaj sekve de la malfermiĝo de la ĝenerala konsulejo, Ĉinio volas vastigi kunlaboron kun Davao kaj la suda parto de Filipinoj. Wang diris, ke dum la pasintaj jaroj sub la bona regado de prezidento Rodrigo Duterte, la urbo Davao ĝuis politikan stabilecon, socian harmonion kaj prosperon, kaj fariĝis unu el la plej trankvilaj urboj en Filipinoj. Li aldonis, ke ankaŭ la nuna urbestro laboris kun forta decidemo kaj pionira spirito, kaj la urbo atingis multajn novajn altojn sur la vojo al pli brila estonteco.

La ĉina Ministerio de Komerco lunde okazigis gazetaran konferencon pri ĉeesto de ĉina prezidanto Xi Jinping al la malferma ceremonio de la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

Ĉina reprezentanto pri internacia komerco kaj vicministro pri komerco Fu Ziying diris, ke la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estis proponita kaj persone anoncita de Xi al la mondo. Post intensa preparo, la ekspozicio okazos de la 5a ĝis la 10a de novembro en Ŝangaho. Xi ĉeestos la malferman ceremonion kaj rilatajn aranĝojn. Politikaj gravuloj kaj komercistoj el proksimume 150 landoj kaj estroj de koncernaj internaciaj organizoj ĉeestos la ekspozicion.

Fu diris, ke la geedzoj de Xi okazigos bonvenigan bankedon en la 4a de novembro, kaj Xi faros tonikan prelegon en la malferma ceremonio kaj vizitos naciajn pavilonojn kune kun ĉinaj kaj femdlandaj gvidantoj en la sekva tago. Krome, Xi renkontiĝos kun ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj de rilataj landoj.

Fu aldonis, ke la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio estas la unua tiaspeca en la mondo. Ĝi estas dividita en du partojn, nome ekspozicio kaj forumo, kaj la ekspozicio konsistas el naciaj kaj kompaniaj eksponadoj. Naciaj eksponadoj estas grava parto de la ekspozicio, kun 71 budoj de 82 landoj kaj 3 internaciaj organizoj sur la areo de 30 000 kvadrataj metroj.

Estro de la Nacia Oficejo pri Serĉado kaj Savado M. Syaugi diris, ke unu pasaĝeraviadilo de la indonezia flugkompanio Leono, kun 189 homoj, kraŝis en la maron proksiman al Karawang de la indonezia okcidenta provinco Javo nelonge post la ekflugo de Ĝakarto lunde.

Syaugi diris, ke savantoj trovis vrakon de la aviadilo kun flugonumero JT 610 en loko je ĉirkaŭ 2 marmejloj for de Ĝakarto. Li diris en gazetara konferenco en sia oficejo, "Ni trovis vrakon de la aviadilo. Ni vidis poŝtelefonon kaj valizojn. La vrako estis trovita en la maro kun averaĝa profundo inter 30 ĝis 35 metroj."

Proparolanto de la Ministerio de Transportado Bambang Ervan diris, ke la aviadilo Boeing 737 Max 8 ekflugis de la internacia flughaveno Soekarno-Hatta de Ĝakarto ĉirkaŭ la 6a horo kaj 10 minutoj matene laŭ loka tempo por vojaĝo al Pangkal Pinang.

La brazila Supera Elekt-Kortumo anoncis, ke brazila dekstra kandidato Jair Bolsonaro de la Soci-Liberala Partio dimanĉe gajnis la prezidentan elekton de la lando.

Prezidanto de la Supera Elekt-Kortumo Rosa Weber anoncis en gazetara konferenco, ke laŭ kalkulitaj 99,99% da balotujoj, Bolsonaro gajnis 55,13% de la validaj voĉoj, dum lia rivalo Fernando Haddad de la maldekstra Laborista Partio akiris 44,87% da voĉoj.

Weber diris, ke la elekto iris absolute normale. Li dankis la observan mision de la Organizo de Amerikaj Ŝtatoj sub la gvidado de kostarika eksa prezidento Laura Chinchilla kaj aliajn voĉdonajn aŭtoritatojn.

Prezidanto de la Plej Supera Federala Kortumo, Antonio Dias Toffoli, ankaŭ kiu ĉeestis la gazetaran konferencon, aplaŭdis la altprocentan partoprenon en la balotado.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin