Novaĵoj (Oktobro 30)

(GMT+08:00) 2018-10-30 16:47:07     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 30-a de oktobro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke filipina prezidento alvokas pli striktan kunlaboron kun Ĉinio pri energio kaj infrastrukturo; oficisto de Unesko priskribis la Silkan Vojon kiel ekzemplon de interagado inter malsamaj kulturoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Filipina prezidento Rodrigo Duterte lunde esprimis volon fari komunajn klopodojn kun Ĉinio por fortigi kunlaboron en la kampoj de energio kaj infrastrukturo.

Duterte diris tion dum renkontiĝo kun vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi en la filipina urbo Davao. Li diris, ke nun la nesufiĉeco de energio kaj infrastrukturo malhelpas la filipinan ekonomion, tial Filipinoj volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio en tiuj kampoj. Li aldonis, ke la filipina registaro ankaŭ esperas, ke Ĉinio liveros subtenon kaj helpon al la disvolvado de la regiono Mindanao.

Dum la renkontiĝo en la prezidenta gastejo, Duterte esprimis sian kontenton pri la disvolviĝo de rilatoj inter la du landoj. Li diris, ke la grandaj disvolvaj atingoj de Ĉinio alportos gravajn oportunojn al la tuta mondo, kaj ke Filipinoj plene subtenas la iniciaton Zono kaj Vojo kaj volas efektivigi kunlaboron kun Ĉinio sub la iniciato.

Wang diris, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj tute boniĝis kaj disvolviĝis sub la gvidado de la estroj de la du landoj. Ĉinio prenos la iniciaton Zono kaj Vojo kiel oportunon por plifortigo de reciprokprofita kunlaboro kun Filipinoj por realigi komunan disvolviĝon. Wang aldonis, ke Ĉinio kaj Filipinoj estas bonaj najbaroj de antikva tempo kaj estas karaj unu al la alia kiel membroj de unu familio. La faktoj pruvis, ke Ĉinio estas la plej longedaŭra, fidela kaj fidinda partnero de Filipinoj dum la procezo de nacia disvolviĝo.

Lunde en Honkongo okazis la internacia simpozio "40 Jaroj de Reformo kaj Pordmalfermo de Ĉinio: Monda Signifo kaj Honkonga Rolo". La ĉeestantoj retrorigardis la grandan procezon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, diskutis pri ĝia graveco al la mondo kaj anticipis la unikan rolon de Honkongo en la nova epoko.

Xie Feng, speciala sendito de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj al Honkongo, diris en la malferma ceremonio, ke en la pasintaj 40 jaroj, sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio la ĉina popolo venkis diversajn malfacilojn, forigis instituciajn obstaklojn, kiuj malhelpis la disvolvadon, kaj sukcese malfermis la vojon de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

Carrie Lam Cheng Yuet-ngor, ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, diris, ke en la 40 jaroj de la reformo kaj pordmalfermo de la lando, Honkongo ludis unikan kaj gravan rolon; ĝi estis kontribuanto kaj profitanto de la reformo kaj pordmalfermo.

Franca eksa ĉefministro Dominique de Villepin diris, ke la leviĝo de popolismo kaj protektismo faris la mondon plena de malkonfido, sed hodiaŭ Ĉinio liveras ekvilibran kaj stabilan modelon, kaj ankaŭ la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio havigas al la mondo spertojn.

La plej alta politika konsilisto de Ĉinio lunde diris, ke la ĉina registaro subtenas, ke enlandaj budhismaj rondoj kaj mondaj budhismaj komunumoj efektivigu amikajn interŝanĝojn, fortigu interpopolan ligitecon, kaj komune klopodu por krei pli belan mondon.

Wang Yang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, sendis gratulan leteron al la 5a Monda Budhisma Forumo, kiu malfermiĝis en la urbo Putian en la sudorienta ĉina provinco Fujian.

En sia letero, Wang diris, ke budhismo faris pozitivajn kontribuojn por akceli mondan pacon, plibonigi la bonfarton de la homaro, konstrui la komunumon kun komuna estonteco de la homaro kaj krei pli bonan estontecon.

Anna Paolini, oficisto de Unesko pri aferoj de la golfa regiono kaj Jemeno, diris lunde en la omana ĉefurbo Maskato, ke la Silka Vojo estas la ekzemplo de interagado inter diversaj etnoj kun malsamaj kulturoj.

Tiutage en Maskato okazis la 4a Kunveno de Silk-Voja Ret-Platformo de Unesko. Paolini diris en la malferma ceremonio, ke sekve de tutmondiĝo pliiĝas la oportunoj por interagado inter malsamaj kulturoj kaj inter diversaj nacioj, kaj la Silka Vojo kiel viveca ekzemplo de interagado inter homoj kun malsamaj kulturoj helpas esplori historion, trakti defiojn kaj akceli interkomprenon kaj reciprokan respekton inter malsamaj kulturoj. Ŝi ankaŭ dankis la ĉinan registaron pro ĝia longtempa subteno al esploraj projektoj de Unesko pri la Silka Vojo.

Direktoro de la indonezia Nacia Oficejo pri Serĉado kaj Savado Bambang Suryo Aji diris en gazetaro konferenco en Ĝakarto lunde, ke probable mortis ĉiuj 189 homoj en la kraŝinta pasaĝeraviadilo de la indonezia flugkompanio Leono. Li diris, ke savantoj jam trovis kelkaljn nekompletajn korpojn de mortintoj, kaj ili estis senditaj al nacia polica hospitalo por identigo, kaj neniu postvivanto estis trovita.

Laŭ raporto de indonezia komunikilo, krom ĉirkaŭ 20 oficialuloj el la indonezia financa ministerio kaj 10 oficialuloj el la indonezia nacia financa kontrolejo, ankaŭ unu hinda piloto kaj unu itala pasaĝero estis en la aviadilo.

Estro de la indonezia nacia komitato pri trafika sekureco diris en la gazetara konferenco, ke la aviadilo, kun nur ĉirkaŭ 800 horoj da flugtempo, estis liverita por funkciado antaŭ nelonge. Kiam okazis la akcidento, la vetero estis bona por flugado. Nun oni ankoraŭ ne povas malkovri la kaŭzon de la kraŝo antau ol trovi la nigran kesteton.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Lu Kang, diris lunde en regula gazetara konferenco, ke la ĉina flanko funebras pri la viktimoj de la kraŝo de aviadilo de la indonezia flugkompanio Leono kaj kondolencas iliajn familiojn.

Aerarmea generalo Terrence O'Shaughnessy, estro de la Nord-Usona Aerokosma Defenda Komandejo, lunde anoncis, ke Usono sendos 5 200 armeanojn al la landlimo kun Meksiko en tiu ĉi semajno por trakti la tajdon de enmigrintoj el centr-amerikaj landoj. Li diris, ke prezidento Donald Trump jam klare diris, ke landlima sekureco estas la nacia sekureco.

Tiuj armeanoj ne rekte partoprenos en leĝplenuma agado. Ili okupiĝos pri riparado de tendoj kaj barikadoj kaj liveros subtenon de transporto kaj medicina servo. Iuj el ili estos ekipitaj per armiloj por helpi landliman patroladon. Antaŭe la usona registaro jam mobilizis proksimume 2 100 membrojn de la nacia gvardio por helpi al policanoj trakti kontraŭleĝan enmigradon.

Lastatempe kelkmil homoj el Honduro, Gvatemalo kaj Salvadoro transiris la landlimon en sudan Meksikon kaj planis iri plu norden al Usono, kio vekis maltrankvilon de rilataj landoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin