Fakuloj konigis atingojn de Ĉinio en praktiko de homaj rajtoj en Ĝenevo

(GMT+08:00) 2018-10-31 13:38:37     Redaktoro:Yu

Ĉinaj fakuloj konigis siajn observojn pri praktiko de homaj rajtoj en Ĉinio lunde dum kunveno okazigita de la Ĉina Societo pri Homrajtaj Studoj kaj la Konstanta Misio de Ĉinio al Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.

Zhang Yonghe, plenuma direktoro de la Institucio pri Espoloro de Homaj Rajtoj de la Sudokcidenta Universitato de Politika Scienco kaj Leĝo, diris, ke kiel unu el la bazaj rajtoj, la malriĉec-redukta atingo de Ĉinio estas ampleksa utiligo de diversaj penoj, inkluzive de la alta prioritato donita de la registaro, la malriĉec-redukto akcelata de kresko kaj sistemo de forta politika subteno.

Dum la lastaj 40 jaroj de reformo kaj pordmalfermo, pli ol 700 milionoj da malriĉuloj en Ĉinio estis liberigitaj el malriĉeco, kaj la kampara malriĉeco en Ĉinio malpliiĝis de 97,5% en 1978 ĝis 4,5% en 2016.

Zuliyati Simayi, vicdekano de la Kolegio pri Politiko kaj Publika Administro de Xinjiang Universitato, diris en la kunveno, ke dungado estas la plej granda bonstatigo por la vivteno de homoj, kaj la rajto al laboro kaj dungado estas grava parto de la rajto de homa disvolviĝo. Ŝi diris, ke per la fokusiĝo al tiuj profunde malriĉaj regionoj, akcelado de investado, profesia trejnado kaj diversaj modeloj por plialtigo de la dungiteco, plibonigis la ĝeneralan situacion de ĉiuj etnoj en Xinjiang.

Li Changlin, profesoro el la Sudokcidenta Universitato de Politika Scienco kaj Leĝo, diris, ke en la lastaj 30 jaroj, Ĉinio establis relative kompletan junularan kriminal-juĝan sistemon, kiu ampleksas specialigitajn kaj profesiajn personarojn kaj organizojn pri junulara krimanala juĝado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin