Esperantista paro bicikle vojaĝis tra la mondo

(GMT+08:00) 2018-10-31 16:59:03     Redaktoro:祃璟琳

 

Tagmeze de la 29a de oktobro esperantista paro Benoit (Beno) kaj Laura (Loro) el Francio biciklis al la Artkolegio de Kunming en ĉefurbo de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Sinjoro Duan Yongxing, direktoro de la artkolegio kaj prezidanto de Yunnan-a Esperanto-Asocio (YEA), regalis la gastojn per tagmanĝo.

Posttagmeze, sinjoro Zhang Lianjin, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de YEA, kaj sinjoro Liu Baoguo, E-instruisto de la artkolegio, akompanis la francojn viziti E-lernoĉambron kaj kampuson de la artkolegio kaj interparoli kun kelkaj studantoj. Fine ili kunfotiĝis ĉe la pordo de YEA-oficejo.

La biciklistoj forlasos la urbon Kunming en la 31a de oktobro. Ili renkontiĝos kun kelkaj francaj biciklistoj kaj poste iros al Laoso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin