Novaĵoj (Oktobro 31)

(GMT+08:00) 2018-10-31 16:47:02     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 31-a de oktobro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĉina prezidanto sendis kondolencon pro kraŝo de indonezia aviadilo; fakuloj konigis atingojn de Ĉinio en praktiko de homaj rajtoj en Ĝenevo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al indonezia prezidento Joko Widodo marde pro la kraŝo de aviadilo kun 189 homoj.

En la mesaĝo, Xi diris, ke informiĝinte pri la aviadila akcidento, li estis profunde afliktita. Li aldonis, ke en la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj ankaŭ en sia nomo, li profunde funebras pri la mortintoj kaj kondolencas iliajn familiojn.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang anoncis marde, ke ĉina ĉefministro Li Keqiang okazigos rondtablan kunvenon kun la gvidantoj de ses ĉefaj internaciaj ekonomiaj kaj financaj institucioj en Pekino en la 6a de novembro.

Ili diskutos pri temoj, kiel ekzemple la nuna tendenco de la monda ekonomio, protektado de la multflanka komerca sistemo, la ekonomio kaj reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio.

La ses gvidantoj estas prezidanto de la Monda Banko Jim Yong Kim, ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso Christine Lagarde, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco Roberto Azevedo, ĝenerala sekretario de la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado Angel Gurria, prezidanto de la Financa Stabiliga Estraro Mark Carney kaj ĝenerala vicsekretario de la Internacia Labor-Organizo Deborah Greenfield.

Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan kaj rusa vicĉefministro Tatyana Golikova kunprezidis la 19an kunvenon de la Ĉina-Rusa Komitato pri Kunlaboro en Homaj Studoj marde en Pekino, vokante al ambaŭ flankoj fortigi interpopolajn interŝanĝojn.

La venonta jaro markos la 70an datrevenon de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio. Sun diris, ke ambaŭ flankoj devas transdoni la koncepton de eterna amikeco de generacio al generacio kaj antaŭenigi kunlaboron en edukado, kulturo, sano, sporto, filmo, komunikilo, turismo, junularo kaj arkivo por atingi pli pragmatajn rezultojn.

Golikova diris, ke rusa-ĉinaj rilatoj montris fortan tendencon de kresko dum la lastaj jaroj, kaj la du flankoj devas plu profundigi pragmatan kunlaboron pri homaj studoj.

Vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontigis kun fiĝia prezidento Jioji Konusi Konrote kaj ĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Josaia Voreqe Bainimarama marde en Suvo.

Konrote diris, ke la fiĝia flanko firme sekvas la politikon de unu Ĉinio, kaj esperas lerni la sukcesajn evoluigajn konceptojn kaj spertojn de Ĉinio kaj fortigi reciprokprofitan kunlaboron.

Wang diris, ke la ĉina flanko tre atentas la influon de Fiĝioj sur la regiono de la pacifikaj insulaj landoj. Ĉinio liveras subtenon kaj helpon al Fiĝioj sen ajnaj politikaj kondiĉoj. Ĉinio ne serĉas privatajn interesojn, nek celas iun ajn triaflankon. Ĉinio volas interŝanĝi sperton pri regado kun Fiĝioj, fortigi reciprokprofitan kunlaboron por disvolvado kaj revigligo de Fiĝioj, kaj protekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de evoluantaj landoj kune kun Fiĝioj.

Bainimarama diris, ke Ĉinio estas intima amiko de Fiĝioj. La reciprokprofita kunlaboro inter la du landoj disvolviĝis vigle, liverante grandajn ŝancojn al ekonimia kaj socia disvolvado de Fiĝioj. La fiĝia flanko esperas plifortigi la amikan kunlaboron inter la du landoj.

Wang diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Fiĝioj eltenis elprovon de ŝanĝiĝema situacio dum longa tempo. La du landoj ĉiam traktis unu la alian egale, respektis, komprenis kaj subtenis sin reciproke. La ĉina flanko volas kunligi la iniciaton Zono kaj Vojo kun la 20-jara nacia plano pri disvolvado de Fiĝioj kaj fortigi ĉiuflankan pragmatan kunlaboron. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Fiĝioj devas komenci la intertraktadon pri liberkomenca interkonsento kiel eble plej frue kaj subteni multflankecon per efektivaj agoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris marde, ke Usono devas fari pli multe por helpi evoluantajn landojn.

Lu diris en regula gazetara konferenco, ke Usono devas meti sin sur la lokon de evoluantaj landoj kaj fari pli da konkretaj aferoj por ili sen politikaj kondiĉoj.

Lu faris la komenton responde al la freŝaj rimarkoj de usona ŝtatsekretario Mike Pomepo pri la ekonomia partopreno de Ĉinio en Latin-Ameriko kaj al komentoj de ŝtataj gvidantoj de pluraj karibaj landoj

Dum sia vojaĝo al Latin-Ameriko en la komenco de ĉi tiu monato, Pompeo akuzis Ĉinion pri "forraba ekonomia aktiveco" en la regiono.

Gaston Browne, ĉefministro de Antigvo-Barbudo, diris, ke la rimarkoj de Pompeo estis konfuzi nigron kun blanko, kaj ke Usono devas esti hontinda pri siaj politikoj kaj agadoj en Latin-Ameriko. Browne diris, ke sen la helpo de Ĉinio, la karibaj landoj ne povos havi tiel promesplenan estontecon de regiona disvolviĝo.

La ĉina Ministerio de Komerco marde vespere esprimis oponon al la usona efektivigo de unuflankaj sankcioj kontraŭ ĉina firmao, urĝante la landon tuj haltigi malĝustan praktikon.

La deklaro estis farita, post kiam la usona Departemento de Komerco lunde decidis restrikti eksportadon al la firmao Jinhua pri integrita cirkvito en la ĉina sudorienta provinco Fujian per la aldono de ĝi al la listo de entoj.

La ministerio diris, ke Ĉinio oponas la usonajn agojn ĝeneraligi la koncepton de nacia sekureco kaj misuzi la rimedojn koncernajn al limigo de eksportado kaj kontraŭstaras la usonajn agojn efektivigi unuflankajn sankciojn kaj interveni en normalan internacian komercon kaj kunlaboron de entreprenoj.

Ĉinaj fakuloj konigis siajn observojn pri praktiko de homaj rajtoj en Ĉinio lunde dum kunveno okazigita de la Ĉina Societo pri Homrajtaj Studoj kaj la Konstanta Misio de Ĉinio al Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo.

Zhang Yonghe, plenuma direktoro de la Institucio pri Espoloro de Homaj Rajtoj de la Sudokcidenta Universitato de Politika Scienco kaj Leĝo, diris, ke kiel unu el la bazaj rajtoj, la malriĉec-redukta atingo de Ĉinio estas ampleksa utiligo de diversaj penoj, inkluzive de la alta prioritato donita de la registaro, la malriĉec-redukto akcelata de kresko kaj sistemo de forta politika subteno.

Dum la lastaj 40 jaroj de reformo kaj pordmalfermo, pli ol 700 milionoj da malriĉuloj en Ĉinio estis liberigitaj el malriĉeco, kaj la kampara malriĉeco en Ĉinio malpliiĝis de 97,5% en 1978 ĝis 4,5% en 2016.

Zuliyati Simayi, vicdekano de la Kolegio pri Politiko kaj Publika Administro de Xinjiang-Universitato, diris en la kunveno, ke dungado estas la plej granda bonstatigo por la vivteno de homoj, kaj la rajto al laboro kaj dungado estas grava parto de la rajto de homa disvolviĝo. Ŝi diris, ke per la fokusiĝo al tiuj profunde malriĉaj regionoj, akcelado de investado, profesia trejnado kaj diversaj modeloj por plialtigo de la dungiteco, plibonigis la ĝeneralan situacion de ĉiuj etnoj en Xinjiang.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin