Fokusoj de la Semajno (Nov. 02)

(GMT+08:00) 2018-11-01 16:28:35     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al indonezia prezidento Joko Widodo marde pro la kraŝo de aviadilo kun 189 homoj.

Xi diris en la mesaĝo, ke informiĝinte pri la aviadila akcidento, li estis profunde afliktita. Li aldonis, ke en la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj ankaŭ en sia nomo, li profunde funebras pri la mortintoj kaj kondolencas iliajn familiojn.

Direktoro de la Nacia Oficejo pri Serĉado kaj Savado Bambang Suryo Aji diris en la gazetaro konferenco en Ĝakarto lunde, ke ĉiuj 189 homoj en la aviadilo de la indonezia flugkompanio Leono probable jam mortis. Aji diris, ke savantoj jam trovis kelkaljn nekompletajn korpojn de mortintoj, kaj ili estis senditaj al la nacia polica hospitalo por identigo, kaj neniu postvivanto estis trovita.

La aviadilo kun 189 homoj ekflugis de Ĝakarto ĉirkaŭ la 6a horo kaj 20 minutoj lunde matene laŭ loka tempo por vojaĝo al Pangkal Pinang. 13 minutojn poste ĝi perdis kontakton kun la tero. Oni konfirmis poste, ke ĝi kraŝis en la maron.

Ĉina vicĉefministro Sun Chunlan kaj rusa vicĉefministro Tatyana Golikova kunprezidis la 19an kunvenon de la Ĉina-Rusa Komitato pri Kunlaboro en Homaj Studoj marde en Pekino, vokante al ambaŭ flankoj fortigi interpopolajn interŝanĝojn.

La venonta jaro markos la 70an datrevenon de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio. Sun diris, ke ambaŭ flankoj devas transdoni la koncepton de eterna amikeco de generacio al generacio kaj antaŭenigi kunlaboron en edukado, kulturo, sano, sporto, filmo, komunikilo, turismo, junularo kaj arkivo por atingi pli pragmatajn rezultojn. Ŝi diris, ke la du flankoj devas profundigi interŝanĝojn de homaj studoj sub la kadro de la regionaj kunlaboraj mekanismoj "Ĉina Nordoriento kaj Rusa Malproksim-Oriento" kaj "Jangzio kaj Volgo".

Golikova diris, ke rusa-ĉinaj rilatoj montris fortan tendencon de kresko dum la lastaj jaroj, kaj la du flankoj devas plu profundigi pragmatan kunlaboron pri homaj studoj.

"La disvolviĝo de Ĉinio kaŭzas neniun minacon al iu ajn lando," ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris en komuna gazetara konferenco post renkontiĝo kun ministro pri eksterlandaj aferoj kaj komerco de Papu-Nov-Gvineo, Rimbink Pato, merkrede en Portmoresbo

Responde al demando de raportisto, Wang diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio mem estas justa afero en la evoluo kaj progreso de la homaro, ĉar preskaŭ 1 400 milionoj da homoj liberiĝis de malriĉeco kaj marŝis al modernigo, kio estas la plej granda kontribuo al la tuta homaro. La disvolviĝo de Ĉinio ludis gravan kaj aktivan rolon en konservado de paco kaj stabileco de la mondo. Wang diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio ankaŭ estas integra parto de la ĝenerala disvolvado de evoluantaj landoj, kaj ĉiuj landoj de la mondo rajtas sin evoluigi. Li aldonis, ke iu ajn intenco malhelpi evoluantajn landojn kaj senigi ilin je la rajto al disvolvado estas la plej malbona historia maljusteco kaj restigos malhonoran rekordon en la historio.

Pato diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio starigis bonan ekzemplon por Papu-Nov-Gvineo kaj aliaj evoluantaj landoj kaj faris gravajn kontribuojn al ekonomia kaj socia disvolviĝo de lia lando kaj aliaj sud-pacifikaj insuloj, kaj ankaŭ alportis grandajn profitojn al iliaj popoloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin