Novaĵoj (Novembro 1)

(GMT+08:00) 2018-11-01 15:47:22     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1-a de novembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke kunveno de la KPĈ analizis ekonomian situacion; ĉina ŝtatkonsilanto diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio minacas neniun landon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) merkrede okazigis kunvenon por analizi la nunan ekonomian situacion kaj aranĝi la ekonomian laboron de la lando.

La kunveno, prezidita de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke Ĉinio realigis daŭran kaj sanan ekonomian kaj socian disvolviĝon en tiu ĉi jaro.

Laŭ deklaro publikigita post la kunveno, en la unuaj tri trimestroj, la lando realigis ĝeneralan ekonomian stabilecon kun konstanta progreso, kaj la ekonomia funkciado estis en konvena gamo.

"La disvolviĝo de Ĉinio kaŭzas neniun minacon al iu ajn lando," ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris en komuna gazetara konferenco post renkontiĝo kun ministro pri eksterlandaj aferoj kaj komerco de Papu-Nov-Gvineo, Rimbink Pato, merkrede en Portmoresbo

Responde al demando de raportisto, Wang diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio mem estas justa afero en la evoluo kaj progreso de la homaro, ĉar preskaŭ 1 400 milionoj da homoj liberiĝis de malriĉeco kaj marŝis al modernigo, kio estas la plej granda kontribuo al la tuta homaro. La disvolviĝo de Ĉinio ludis gravan kaj aktivan rolon en konservado de paco kaj stabileco de la mondo. Wang diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio ankaŭ estas integra parto de la ĝenerala disvolvado de evoluantaj landoj, kaj ĉiuj landoj de la mondo rajtas sin evoluigi. Li aldonis, ke iu ajn intenco malhelpi evoluantajn landojn kaj senigi ilin je la rajto al disvolvado estas la plej malbona historia maljusteco kaj restigos malhonoran rekordon en la historio.

Pato diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio starigis bonan ekzemplon por Papu-Nov-Gvineo kaj aliaj evoluantaj landoj kaj faris gravajn kontribuojn al ekonomia kaj socia disvolviĝo de lia lando kaj aliaj sud-pacifikaj insuloj, kaj ankaŭ alportis grandajn profitojn al iliaj popoloj.

Responde al la demando, ke kelkaj okcidentaj landoj kaj komunikiloj asertis, ke la helpo de Ĉinio al pacifikaj insulaj landoj kaŭzis al ili ŝuldon, Wang diris, ke la helpo de Ĉinio por pacifikaj insulaj landoj estas fakte reciprokaj subteno kaj helpo inter evoluantaj landoj, kaj estas grava parto de suda-suda kunlaboro. Li diris, ke la eksterlanda helpo de Ĉinio estis liverita surbaze de egaleco, kun plena respekto al la volo de la registaroj kaj popoloj de la ricevanto-landoj. Tio ne intervenas en iliajn enlandajn aferojn nek aldonas politikan kondiĉon. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio ĉiam certigas, ke la eksterlanda helpo estas reciproke profita, konsiderante la financan daŭrigeblecon de la ricevantoj, kiam ĝi efektivigas helpajn projektojn. Ĉinio ĉiam sekvas la ĝustan vojon de justeco kaj interesoj kun prioritato al justeco. Ĉi tiu vojo povas elteni la provon de tempo kaj la juĝon de la internacia komunumo.

Kenja prezidento Uhuru Kenyatta forte refutis absurdan diron de usonaj komunikiloj, ke Kenjo estas ĉirkaŭata de ŝuldo al Ĉinio, kaj emfazis, ke lia lando havas sian tagordon pri disvolvado kaj volas kunlabori kun ĉiuj landoj, kiuj helpas al Kenjo atingi siajn celojn.

Kenyatta faris la rimarkojn dum ekskluziva intervjuo kun usona amaskomunikilo CNN antaŭ sia ĉeesto al la inaŭgura ceremonio de la rekta flugo de la kenja flugkompanio al Nov-Jorko en la 26a de oktobro.

Dum la intervjuo, Richard Quest, programprezidisto de CNN, ne parolis pri la rekta flugo, sed prenis la demandon de kenja ŝuldo kiel la temon. Kenyatta emfazis, ke Kenjo prunteprenis monon ne nur de Ĉinio, sed ankaŭ de Usono, kaj por ĝi estas multflankaj ŝuldoj kaj duflankaj ŝuldoj, kaj ilia kombinado estas tre sana.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris merkrede, ke Ĉinio firme oponas ajnan oficialan kontakton kaj militajn ligojn inter Usono kaj Tajvano.

Lu faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco, kiam li respondis demandon de raportisto pri baldaŭa "Usona-Tajvana Defend-Industria Konferenco" en la usona ŝtato Marilando.

Lu diris, ke la ĉina flanko rezolute oponas oficialan kontakton kaj militajn rilatojn en iu ajn formo inter Usono kaj Tajvano, kaj la starpunkto de la ĉina flanko estas konsekvenca kaj klara. Li diris: "Ni urĝas la usonan flankon obei la principon de unu Ĉinio kaj kondiĉojn de la tri komunaj komununikaĵoj de Ĉinio kaj Usono, ĉesigi iun ajn oficialan kontakton kaj militistajn rilatojn kun Tajvano, haltigi armilan vendon al Tajvano kaj prudente trakti demandojn rilatajn al Tajvano por eviti malutilon al la ĉina-usonaj rilatoj kaj ankaŭ la paco kaj stabileco de la Tajvana Markolo.

Novembre Ĉinio servos kiel deĵoranta prezidanto de la Sekureca Konsilio de Uniĝintaj Nacioj. Konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN Ma Zhaoxu estis intervjuita de ĉinlingvaj amaskomunikiloj en Nov-Jorko merkrede.

Ma diris, ke novembro estos unu el la plej laborplenaj monatoj por la Sekureca Konsilio. Ĉinio, kiel deĵoranta prezidanto, klopodos fortigi multflankecon kaj la rolon de UN, protektos pacon kaj sekurecon de la mondo kaj okazigos du publikajn debatojn pri multflankeco kaj packonservado en Afriko.

Ma akcentis, ke UN estas grava subtenilo de multflankeco. Fortigi multflankecon kaj la rolon de UN estas ĝenerala konsento de ĉiuj partioj. En la ĝenerala debato de la 73a Ĝenerala Asembleo de UN, pli ol 100 landoj alvokis subteni multflankecon, fortigi la rolon de UN kaj protekti internacian ordon bazitan sur reguloj. Ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres diris, ke multflankeco reprezentas la plej bonan vojon de la traktado de venontaj defioj. Ĉio ĉi montras, ke persisto en multflankeco kaj fortigo de la rolo de UN konformas al la tendenco de la epoko.

Novembre la Sekureca Konsilio okazigos pli ol 20 kunvenojn kaj diskutos plurajn rezoluciojn rilatajn al Sirio, Irako, Jemeno, paca procezo de Mez-Oriento ktp.

Ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres, merkrede anoncis nomumi Geir Pedersen el Norvegio kiel sian novan specialan senditon por Sirio por sukcedi Staffan de Mistura, kiu eksiĝos en novembro.

La gazetara oficejo de Guterres diris en deklaro, ke Pedersen havas jardekojn da politikaj kaj diplomatiaj spertoj kaj servis en departementoj de registaro kaj UN.

Li estas la nuna norvega ambasadoro al Ĉinio. Antaŭ tio li estis konstanta reprezentanto de Norvegio al UN inter 2012 kaj 2017.

Pedersen servis al UN por diversaj roloj, inkluzive kiel speciala kunordiganto por Libano inter 2007 kaj 2008 kaj kiel persona reprezentanto de la ĝenerala sekretario por Sud-Libano inter 2005 kaj 2007. Li servis ankaŭ kiel direktoro de la Azia kaj Pacifika Fako en la Departemento de Politikaj Aferoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin