Librodomo Songfeng kaj sinjoro Louis Cha

(GMT+08:00) 2018-11-05 12:54:53     Redaktoro:Xiong

Librodomo Songfeng (pino en vento), kiu situas meze de pitoreskaj pejzaĝoj en la urbo Hangzhou de la provinco Zhejiang, estas konstruita je la kapitalo liverita de sinjoro Zha Liangyong, nome Jin Yong aŭ Louis Cha, la fama verkisto de kavalir-romano. En la jaro 1996 sinjoro Louis Cha donacis al la popola registaro de Hangzhou la librodomon kiel vizitejon por literaturaj amatoroj kaj turistoj.

Nun la Librodomo Songfeng servas kiel kultura pitoreskejo senpaga por vizitantoj. En la domo plejparte sin trovas eksponaĵoj, koncerne sinjoron Louis Cha, ekzemple pri libroj, kaligrafaĵoj, pentraĵoj, fotoj kaj steleoj surskribitaj.

La 30an de oktobro, en Honkongo, sinjoro Louis Cha forpasis en la aĝo de 94 jaroj.

Librodomo Songfeng.

La librokovriloj de kavalir-romanoj de sinjoro Louis Cha.

Vizitanto faras fotadon.

La steleo surskribita.

(La fotoj faritaj de Huang Zongzhi, raportisto de la informagentejo Xinhua)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin