Financa kunlaboro subtenos importadon de Afriko al Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-11-02 15:12:19     Redaktoro:Ema

Direktoro de kenja komerca banko Reginald Kikwai

La unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio malfermiĝos en Ŝanhajo. Por la bankoj, okupiĝantaj pri translanda komerco, estas granda bono. Kiel la plej granda banko en orienta afriko, kenja komerca banko venos al Ĉinio por ekspozicio. Direktoro de tiu banko Reginald Kikwai diris lastatempe, ke ĉina registaro aktive laboras por vastigi importojn el Afriko, kio estos la nova punkto de ĉina-afrika kunlaboro.

En la venonta Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, la areo por komercaj servoj estas speciala. Kvankam tie ne estas palpeblaj produktoj, nepalpeblaj servoj multe akcelos komercajn rilatojn inter diversaj landoj. Kun la rapida disvolviĝo de ĉina-afrika komerco, la kampo pri financa kunlaboro inter la du landoj vastiĝis samtempe, kio forte subtenis la duflankan kunlaboron. Multaj afrikaj bankoj, inkluzive de kenja komerca banko, starigis oficejojn en Ĉinio.

Li diris, ke nuntempe Kenjo havas multajn komercajn rilatojn kun Ĉinio. Ne nur kenjaj entreprenoj, sed ankaŭ ĉinaj kompanioj laborantaj en Kenjo multe havas postulon pri financaj servoj. Li esperas plialtigi la influon de tiu banko en la importa ekspozicio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin