Xi Jinping alvokis, ke diversaj landoj aktive stimulu malfermon kaj reformon por komuna disvolvado

(GMT+08:00) 2018-11-05 10:29:23     Redaktoro:Ĝoja
Lunde en Ŝanhajo ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis, ke diversaj landoj prenu pli da kuraĝo, aktive stimulu malfermon kaj reformadon kaj realigu komunan disvolvon.

Xi diris, ke nun la monda ekonomio estas en profunda regŭstigo, protektismo kaj unuflankeco leviĝas, tutmondiĝo de ekonomio suferas malfacilojn, multflankeco kaj liberkomerca sistemo estas batitaj kaj nestabilaj kaj necertaj faktoroj ankoraŭ estas multaj, tial oni devas kapti leĝon, havi klaran scion pri nuna situacio, firmigi fidon de kunlaboro kaj malfermo kaj komune trakti defiojn kaj riskojn.

Li substrekis, ke la tutmondiĝo de ekonomio estas neinversigebla historia tendenco kaj malfermo kaj kunlaboro estas la grava movforto por pliaktivigi internacian komercon, la reala postulo por stabile reprosperigi la mondan ekonomion kaj la epoka postulo por akceli kontinuan progreson de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin