Xi Jinping: malfermo estas distinga marko de nuna Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-11-05 10:42:34     Redaktoro:Ĝoja

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke malfermo jam estas distinga marko de la nuna Ĉinio.

Li diris, ke en la lastaj 40 jaroj de reformo kaj malfermo Ĉinio persistis en malfermo de ŝtata pordo por konstruado, realigis la grandan historian ŝanĝiĝon de ferma, duonferma al ĉiudimensie malferma lando. Ĉinio senĉese plivastigis malfermon, sin disvolvis kaj donis favorojn al la mondo. Ĉinio ne haltigos siajn paŝoj sur la vojoj por pli altnivela malfermo, konstruado de malferma ekonomio de la mondo kaj konstruado de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro. Li substrekis, ke Ĉinio firme plenumos la malferman strategion de reciproka profito kaj komuna gajno, ĉiam estos grava akcelanto de tutgloba komuna malfermo, stabila fonto de kreskado de la monda ekonomio, merkato plena je viveco kie diversaj landoj plivastigos komercan ŝancon, kaj aktiva kontribuanto al tutmonda reformo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin