Disvolviĝo de ĉina malnova urbeto Zhili

(GMT+08:00) 2018-11-06 09:57:58     Redaktoro:Ĝoja


Produkta bazo de la marko K-boy

La urbeto Zhili de la ĉina provinco Zhejiang situas ĉe la Taihu-lago kaj historie famiĝis pro teksado. Post ekplenumiĝo de la reformado kaj malfermo en 1978 la urbeto kaptis ŝancon, faris novigon kaj disvolviĝis de "funkciigo de entreprenoj farte de kamparanoj" al "novigo de industrioj" kaj poste al "kunigo de industrioj kaj urbo", formis la novan situacion de altnivela integrigo de urboj kaj la kamparo. Nun bonvolu aŭskulti raporton pri Zhili.

La urbeto Zhili estas fama pro la industrio de infanaj vestoj. Komenciĝis la industrio en la fino de la 70-aj jaroj de la lasta jarcento kaj post la 40-jara evoluado nun formiĝis du grandaj bazaroj de infanaj vestoj, kiuj havas relative grandan influon, kaj relative kompleta ĉeno, kiu inkludas dezajnadon, prilaboradon, vendadon, provizadon de materialoj, loĝistikon kaj rezervadon. En Zhili troviĝas amaso da industrioj kun la plej granda skalo kaj plej striktaj labordivido kaj kunlaboro. Estas pli ol 13 mil fabrikoj kaj pli ol 7 mil surinterretaj vendaj kompanioj, la jara produkta kvanto estas 1,3 miliardo da kompletoj kaj jara venda sumo superas 50 miliardojn da juanoj, okupanta 50% de la tuta ĉina bazaro de infanaj vestoj. Ekzistas 47 famaj markoj ŝtataj kaj provincaj, kiel Hey LADS kaj K-boy, kaj laboras pli ol 5 mil dezajnistoj.

Komence de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, la kreinto de la marko K-boy s-ro Pu Xinquan malkovris, ke la postulo pri infanaj vestoj de la ĉina merkato estas granda, kaj dank'al 6 kudromaŝinoj kaj pli ol 10 laboristoj liaj produktaĵoj sukcese eniris en bazarojn en Pekino. Nun K-boy jam estas unu el "dek famaj ĉinaj markoj de infanaj vestoj". Parolante pri la estonto, Pu Xinquan diris:

"La estonta tendenco estas diferencigo kaj trajtigo, kio estas nepra. Ni difinas vestojn por geknaboj, ni havas multajn stilojn kaj celas produkti vestojn modernajn, kaj ni klopodas por ke nia marko estu respektata de konsumantoj."

En 2001 aperis dekadenco de la industrio. Sed Shen Xinfang kaj lia filo Shen Xiaoyu komencis fabrikon de lanaj ĵerzoj Daochao Zhenzhi kaj pro elstara teknologio la kresko de jara produkta valoro sin tenas je 4%. La fabriko kontinue provizas materialojn al famaj markoj kaj ĝia venda enspezo atingis dek milionojn da juanoj. En la somero de 2017, la fabriko estis transformita kiel kompanio Dongni, kiu produktas alojan draton, poste suriris la akcian merkaton de ŝanhaja borso. Shen Xinfang diris:

"En 2008 gvidate de la registaro ni komencis eskaladon kaj transformon, tiujare ni fondis Dongni, la registaro donis al ni 40-muan teron kaj ni translokiĝis de la kamparo al urbo. Antaŭe nia fabriko disvolviĝis per laborfortoj, nun ĝi jam fariĝis scienc-teknika kompanio, antaŭe estis dekoj da laboristoj, nun estas dekmiloj da laboristoj, antaŭe nur estis unu fabriko kaj nun 3 fabrikoj, kaj antaŭe nia fabriko estis familia, nun jam estas moderna kompanio. Miaj plej profundaj sentoj estas tio, ke ni apogas nin sur la registaro kaj nia propra klopodado."


Muzeo pri infanaj vestoj

Por pli bone montri la lokan markon de infanaj vestoj, la loka registaro kaj ĉina instituto pri geknaboj kaj gejunuloj kune fondis ĉinan muzeon pri infanaj vestoj, kiu estas la unua faka muzeo de Ĉinio por montri la historion de la ĉina kulturo pri infanaj vestoj. Per bildoj, ideogramoj kaj objektoj la muzeo figure montras la historion. Vicdirektoro de la marko Hey LADS kaj volontula reklamisto de la muzeo Wang Ying diris, ke sen subtenado de la centra kaj loka registaroj ne eblas esti la muzeo.

"La muzeo estis fondita en 2004, poste trifoje plibonigitaj kaj alkonstruitaj respektive en 2004, 2006 kaj 2018. Komence la areo estis nur 400 kvadrataj metroj, post la dua alkonstruado la areo estis 800 kvadrataj metroj kaj nun jam estas 3 000 kvadrataj metroj. Kiam ni unuafoje alkonstruigis la muzeon, tiam la nuna prezidanto Xi Jinping vizitis nian muzeon kaj donis al ni multajn direktojn kaj postulojn."

Nun la loĝantoj en Zhili estas 450 mil, la nombro de personoj, kiuj venis el aliaj lokoj, estas 350 mil, kaj urbanizo de konstantaj loĝantoj estas 80.5% kaj la proporcio de enspezoj de urbaj kaj kamparaj loĝantoj estas 1.62 : 1, kaj komence aperis la situacio de komuna evoluado de urboj kaj la kamparo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin