Xi aranĝis bankedon por gastoj ĉeestantaj al ĈIIE

(GMT+08:00) 2018-11-05 09:34:51     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan aranĝis bankedon dimanĉe vespere en Ŝanhajo por bonvenigi honorajn gastojn de la tuta mondo, kiuj ĉeestos la unuan Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion de Ĉinio (ĈIIE).

Xi kaj Peng faris grupajn fotojn kun fremdlandaj gvidantoj kaj iliaj edzinoj.

En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, Xi varme bonvenigis fremdlandajn gvidantojn kaj aliajn gastojn. Xi diris, ke Ŝanhajo estas la plej granda ekonomia centro de Ĉinio kaj estas sur la frontlinio de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. Ĝi atestis la historian kurson de la pordmalfermo kaj kunlaboro de Ĉinio ekde la moderna epoko kaj skribis bonegan ĉapitron de la 40-jaraj reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. Li diris, ke la ĈIIE estas gastigita de Ĉinio, sed por la mondo. Li emfazis, ke ĝi estas ne ordinara ekspozicio, sed grava politiko de Ĉinio por antaŭenpuŝo de nova altnivela pordmalfermo kaj grava rimedo de Ĉinio por iniciativa malfermo de la merkato al la mondo. En la sekvaj ses tagoj, entute 172 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj el la kvin kontinentoj montros siajn evoluajn atingojn kaj internacian figuron al la mondo. Li aldonis, ke pli ol 3 600 kompanioj el malsamaj landoj okazigos diskutojn kaj serĉos komunan disvolviĝon kun ĉinaj kaj alilandaj aĉetantoj. Gastoj ankaŭ interŝanĝos opiniojn pri gravaj demandoj koncernaj al internacia ekonomio kaj komerco kaj tutmonda ekonomia regado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin