Xi deklaris malfermiĝon de Ĉina Internacia Importa Ekspozicio

(GMT+08:00) 2018-11-05 11:25:53     Redaktoro:Yu

La monde unua ŝtat-nivela ekspozicio kun la temo de importado malfermiĝis lunde en Ŝanhajo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping deklaris la malfermiĝon de la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kiu estis planita por la periodo de la 5a ĝis la 10a de novembro.

Entute 172 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj el la kvin kontinentoj eksponos siajn disvolvajn atingojn kaj internacian figuron en la ekspozicio.

Pli ol 3 600 kompanioj el diversaj landoj okazigos diskutojn kaj serĉos komunan disvolvadon kun ĉinaj kaj alilandaj aĉetantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin