Novaĵoj (Novembro 6)

(GMT+08:00) 2018-11-06 16:12:48     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 6a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi renkontiĝis kun hungara ĉefministro Orban; la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio reflektas firman decidon de Ĉinio pri pordmalfermo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde renkontiĝis kun la hungara ĉefministro Viktor Orban, kiu ĉeestis la unuan Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion en Ŝanhajo.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Hungario devas profundigi reciprokajn politikajn subtenon kaj fidon, plu kompreni kaj subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj fortigi kunordigon kaj kunlaboron pri internaciaj aferoj. Xi diris ankaŭ, ke la du landoj ankaŭ devas fortigi kunlaboron en komerco, investado, financo, agrikulturo, turismo kaj novigo.

La hungara ĉefministro diris, ke la jaro 2019 markas la 70an datrevenon de diplomatiaj interligoj inter la du landoj, kaj tio estos grava oportuno por akceli disvolvadon de la hungara-ĉinaj rilatoj sub novaj cirkonstancoj. Orban diris, ke la hungara flanko volas labori kune kun la ĉina flanko por pliigi altnivelajn interŝanĝojn, aktive partopreni en la disvolvado de la iniciato Zono kaj Vojo, kaj vastigi praktikan kunlaboron en diversaj kampoj.

La unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio solene malfermiĝis lunde en Ŝanhajo. La tonika parolado de ĉina prezidanto Xi Jinping en la malferma ceremonio vekis grandan atenton kaj gajnis pozitivan taksadon de la internacia komunumo.

La germana ĵurnalo Die Welt publikigis la artikolon "Ĉina prezidanto promesis pluan pordmalfermon de la lando". La artikolo diris, ke en la ekspozicio Xi promesis plu malfermi la ĉinan ekonomion al la mondo, redukti komercajn kaj investajn barierojn por fremdlandaj kompanioj kaj stimuli konsumadon de importitaj varoj. La ĵurnalo diris, ke la ĉina registaro esperas krei mondnivelan ekonomian medion per tiuj rimedoj.

La japana komunikilo NHK diris en sia raporto, ke ĉina prezidanto Xi Jinping diris en la malferma ceremonio de la ekspozicio, ke Ĉinio ne fermos sian pordon, sed plu larĝigos la pordmalfermon. La raporto diris, ke entute 450 japanaj firmaoj kaj grupoj partoprenas en la ekspozicio, kaj Japanio fariĝis la lando kun plej multaj aliĝintoj al la ekspozicio.

Lunde en Ŝanhajo, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis aparte kun ĉeĥa ministro pri eksterlandaj aferoj Petricek kaj meksika elektita ministro pri eksterlandaj aferoj Marcelo Ebrad.

Wang diris dum renkontiĝo kun Petricek, ke la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) ne nur montras al la mondo la decidon de Ĉinio pri pli larĝa pordmalfermo, sed ankaŭ aldonas novan energion por akceli reciprokprofitan kunlaboron inter Ĉinio kaj aliaj landoj de la mondo. Li diris, ke Ĉinio kaj Ĉeĥio festos la 70an datrevenon de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kaj la ĉina flanko volas labori kune kun la ĉeĥa flanko por bone efektivigi konsentojn de la du ŝtatestroj, kompreni kaj subteni unu la alian rilate al demandoj, kiuj koncernas la kernajn interesojn kaj gravajn zorgojn de la du landoj, antaŭenigi pragmatan kunlaboron, pliigi internacian kunordigon kaj riĉigi la enhavojn de la duflankaj rilatoj.

Petricek diris, ke Ĉeĥio volas profundigi duflankan tutdimensian kunlaboron sub la kadroj de la Zono kaj Vojo kaj Kunlaboro inter Ĉinio kaj Landoj en la Centra kaj Orienta Eŭropo kaj labori kune kun Ĉinio por protekti internacian komercan sistemon bazitan sur reguloj.

Dum la renkontiĝo kun Ebrad, Wang diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping atendas fruan strategian komunikadon kun elektita prezidento Andres Manuel Lopez Obrador por realigi glatan transiron de duflankaj rilatoj kaj aldoni novan ĉapitron al ĉina-meksika amikeco.

Ebrad diris, ke la meksika registaro lernas spertojn de Ĉinio en disvolvado kaj volas labori kune kun Ĉinio por profundigi kunlaboron sub la kadro de la Zono kaj Vojo kaj rekomendi liberan komercon.

Shen Haixiong, ĝenerala direktoro de Ĉina Komunikila Grupo, diris lunde posttagmeze, ke spiritaj diroj de ĉina prezidanto Xi Jinping en parolado en la malferma ceremonio de la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) tuj furoras en la reto, vekante resonojn en Ĉinio kaj aliaj landoj.

Shen faris la rimarkojn dum sia parolado en la Hongqiao-a Internacia Forumo de Financaj Komunikiloj kaj Pensfabrikoj . Li diris, ke la parolado de prezidanto Xi eksplikis politikojn kaj rimedojn de Ĉinio pri pordmalfermo, esprimis sinceran deziron pri kunlaboro kun aliaj landoj por reciproka profito kaj komuna gajno kaj manifestis la respondecon de Ĉinio.

Shen diris ankaŭ, ke antaŭ pli ol semajno dum sia inspekta vojaĝo al Guangdong, pioniro de la reformo kaj pordmalfermo en Ĉinio, Xi refoje montris al la mondo la decidon kaj fidon de Ĉinio, ke ĝi neniam haltigos reformon kaj volas dividi kun la mondo sian oportunon de disvolvado.

Ĉinaj sociaj organizoj lunde matene okazigis flankan kunvenon kun la temo "Disvolvado de ĉinaj sociaj organizoj kaj progreso de homaj rajtoj en Ĉinio: 40 Jaroj de Reformo kaj Pordmalfermo" en la Palaco de Nacioj en Ĝenevo. Ĉirkaŭ 50 reprezentantoj el internaciaj organizoj kaj neregistaraj organizoj ĉeestis la kunvenon.

Liu Kaiyang, ĝenerala vicdirektoro de la Ĉina Reto de Neregistaraj Organizoj por Internaciaj Interŝanĝoj diris, ke ĉinaj sociaj orgnaizoj senĉece progresis pro la subteno de la registaro kaj ludis pozitivan rolon en akcelo de ekonomia kaj socia disvolvado kaj homaj rajtoj.

Chen Hongtao, ĝenerala vicsekretario de la Ĉina Fonduso por Elimino de Malriĉeco, konigis al la ĉeestantoj praktikon de la fonduso en elimino de malriĉeco en Ĉinio kaj aliaj landoj kaj ĝiajn klopodojn por efektivigo de la Raporto pri Jarmila Disvolva Celo kaj la Tagordo 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolvado. Krome, li informis la ĉeestantojn pri la pozitiva rolo de ĉinaj sociaj organizoj por progreso de homaj rajtoj en Ĉinio.

La Sekureca Konsilio de la UN lunde adoptis rezolucion, pluvalidigante rimedojn rilatajn al la kontraŭleĝa eksportado de kruda petrolo el Libio ĝis la 15a de februaro 2020.

Por malhelpi kontraŭleĝan eksportadon de petrolo, rezolucio 2441 decidis pluvalidigi la rajtigon kaj la rimedojn de rezolucio 2146 (2014), kiu permesas al membroŝtatoj inspekti ŝipojn en alta maro, uzante ĉiujn rimedojn konformajn al specifaj cirkonstancoj.

Irana prezidento Hassan Rouhani diris lunde, ke Usono ne povos haltigi la eksportadon de Irano. Rouhani diris, ke Irano plu vendos sian nafton en la internacia merkato malgraŭ kruelaj novaj sankcioj de Usono. Ĝi rompos la sankciojn efektivigatajn de Vaŝingtono kontraŭ Tehrano en taŭga maniero.

La irana novaĵ-televido raportis, ke Rouhani diris, "Kun la helpo de la popolo, kaj la unueco ekzistanta en nia socio, ni devas komprenigi la usonanojn, ke ili ne devas uzi la lingvon de perforto, premon aŭ minacojn en interparolado kun la granda irana nacio. Ili devas esti punitaj unufoje por ĉiam."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin