La unua ĉina-kanada strategia dialogo pri ekonomio kaj financo okazos en Pekino

(GMT+08:00) 2018-11-07 20:22:54     Redaktoro:Xiong

La 7an de novembro Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, deklaris, ke, interkonsentite de Ĉinio kaj Kanado, la 11an kaj 12an de novembro en Pekino okazos la unua ĉina-kanada strategia dialogo pri ekonomio kaj financo, kiun kune prezidos la ĉina ŝtata konsilanto Wang Yong kaj la kanadaj ministro pri financo Bill Morneau kaj ministro pri plurisma komerco internacia Jim Carr.

La du partioj difinis, ke en la unua ĉina-kanada strategia dialogo pri ekonomio kaj financo oni faros diskutadon pri la makroskopa ekonomia situacio, tutmonde ekonomia mastrumado, kunlaboro pri komerco, investo kaj financo, kaj tiel plu.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin