Inaŭguriĝis Ekspozicio "Disvolviĝo de Homaj Rajtoj de Ĉinio en Nova Epoko" en Ĝenevo

(GMT+08:00) 2018-11-07 15:30:42     Redaktoro:祃璟琳

La 5an de novembro en Ĝenevo inaŭguriĝis la Ekspozicio "Disvolviĝo de Homaj Rajtoj de Ĉinio en Nova Epoko", organizita de la Oficejo pri Novaĵoj sub ĉina Ŝtata Konsilio, ĉina konstanta delegacio al la oficejo de UN en Ĝenevo kaj aliaj internaciaj organizoj. Ĝi estas la ekspozicio okazigita de Ĉinio antaŭ la tria laŭŝtata ekzameno pri homaj rajtoj kadre de la Homrajta Konsilio de UN. Konstantaj reprezentantoj de Germanio, Kubo, Brazilo, EU, Sud-Afriko kaj respondeculoj de internaciaj organizoj kaj neregistaraj organizoj kaj aliaj pli ol 500 homoj ĉeestis la inaŭguron.

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Le Yucheng

Estro de ĉina delegacio al la laŭŝtata ekzameno pri homaj rajtoj kadre de la Homrajta Konsilio de UN, Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Le Yucheng diris en sia salutparolo, ke la 5an de novembro inaŭguriĝis la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis ĝin kaj faris gravan parolon. Ĝi estas la unua granda ŝtata ekspozicio pri importado, estas granda evento en la internacia komerca historio. Ĝi estas grava decido de Ĉinio por antaŭenigi novan altnivelan pordmalfermon kaj grava ago de Ĉinio por aktive malfermi la merkaton al la mondo kaj montras la starpunkton de Ĉinio subteni multflankan komercan sistemon kaj antaŭenigi liberan komercon. Ĝi estas reala agado de Ĉinio por antaŭenpuŝi malferman mondan ekonomion kaj ekonomian tutmondiĝon.

Le diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio eniris novan epokon, sub gvidado de Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun Xi Jinping kiel kerno, Ĉinio akiris historiajn atingojn en ĉiuj aferoj kaj la homrajta garantio antaŭeniris.

"En la pasintaj kvin jaroj, Ĉinio persistis en disvolviĝo, la enlanda malneta produktvaloro multiĝis de 54 duilionoj al 82,7 duilionoj da juanoj, kontribuante pli ol 30% al la monda ekonomia kresko, la nombro de malriĉuloj malmultiĝis je pli ol 68 milionoj, estis fundamente garantiata la vivo de 260 milionoj da maljunuloj, 85 milionoj da handikapuloj kaj pli ol 60 milionoj da homoj de malalta enspezo, la ekzista rajto kaj disvolva rajto de la popolo estis altigitaj senprecedence. Ĉinio prenis pli ol 1 500 reformajn rimedojn por forte garantii la rajtojn de civitanoj en politiko, leĝregado, sano, eduko ktp. Ĉinio amplekse kaj profunde partoprenis en internacia kunlaboro pri homrajto kaj faris pozitivan kontribuon al la internaciaj homrajtaj aferoj."

Le diris, ke la ekspozicio montras al la publiko realan disvolviĝon de homrajta afero de Ĉinio kaj li esperis, ke la ĉeestantoj plue konos, komprenos kaj subtenos Ĉinion, kune kontribuante al la paco, disvolviĝo kaj prospero de la mondo.

La fotoj en la ekspozicio profunde impresis fremdlandajn gastojn ĉe la inaŭguro. Rusa konstanta vicreprezentanto en Ĝenevo Nikita ZHUKOV tre ŝatis tiujn komparajn fotojn. Li opiniis, ke la fotoj montras ŝanĝiĝojn de Ĉinio de 1962 ĝis nun. La ĉinoj ĝuas siajn rajtojn kaj vivas kun digno.

"Estas ege grave, ke la registaro zorgas socian kaj ekonomian disvolviĝon. Per la ekspozicio, mi vidis grandan klopodon de Ĉinio en homrajta afero en pasintaj 40 jaroj."  

Pakistana konstanta reprezentanto amb. Farukh Amil

Pakistana konstanta reprezentanto amb. Farukh Amil diris, ke la ekspozicio enkorpigas progresojn de Ĉinio en homrajta afero, precipe la atentindajn atingojn en elradikigo de malriĉeco.

"Elradikigi malriĉecon estas unu el gravaj atingoj de Ĉinio. Liberigi 750 milionojn da homoj el malriĉeco kaj doni homan dignon al ili estas la plej grava parto en ĉiuj homrajtoj. La fotoj en la ekspozicio montras infrastrukturan konstruadon, daŭripovan disvolviĝon kaj edukadon. Mi opinias, ke la ĉina socio multe ŝanĝiĝis en la pasintaj dekoj da jaroj."

Amil diris, ke en la monda sfero, Ĉinio havas pli vastan vidkampon en daŭripova disvolviĝo surbaze de homaj rajtoj, la spertoj de Ĉinio en homrajta afero estas lernindaj de aliaj landoj.

Sudafrika konstanta reprezentanto Mxakato-Diseko

Sudafrika konstanta reprezentanto Mxakato-Diseko diris, ke la ekspozicio klare montras ĝustan decidon de la ĉinaj partio kaj registaro rilate la homajn rajtojn.

"Mi opinias, ke Ĉinio en komenco faris promesojn al la popolo pri garantio de homrajtoj. Post la Dua Mondmilito, Ĉinio sin dediĉis al socia reformo kaj ekonomia konstruado. En la ekspozicio, mi rimarkis la grandajn progresojn de Ĉinio en eduko, sano, ekonomio kaj aliaj kampoj. Mi pensas, ke estas bona ŝanco montri la progresojn de Ĉinio en homaj rajtoj kaj mi atendas la pluajn ĉirilatajn atingojn de Ĉinio."

La ekspozicio estis organizita de ĉina media grupo kaj eksponis pli ol 100 fotojn kaj 10 videojn pri rajtoj de vivo, disvolviĝo, ekonomio, socio, kulturo kaj politiko, kaj rajtoj de specialaj amasoj kaj medio, ĉiuflanke montrante progresojn de Ĉinio en homrajta afero en nova epoko kaj kontribuojn de Ĉinio por antaŭenpuŝi la mondan homrajtan aferon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin