Novaĵoj (Novembro 7)

(GMT+08:00) 2018-11-07 16:01:25     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 7a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi sendis gratulan leteron al la 5a Monda Interreta Konferenco; ĉefministro li emfazis akceli merkat-orientitajn reformojn. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La 5a Monda Interreta Konferenco malfermiĝis merkrede en Wuzhen de la ĉina orienta provinco Zhejiang. Huang Kunming, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Kominista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, legis gratulan leteron de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj faris tonikan paroladon.

Xi diris en la letero, ke la mondo travivas pli vastan kaj profundan sciencan kaj teknologian revolucion kaj industrian transformiĝon. Ni devas akceli la disvolviĝon de la cifereca ekonomio kaj antaŭenigi disvolvadon de la tutmonda sistemo pri administrado de interreto en pli justa kaj pli racia maniero por injekti novan impulson en la mondan ekonomion. Xi diris, ke malgraŭ diversaj kondiĉoj kaj defioj, ĉiuj landoj de la mondo kunhavas la bezonon antaŭenigi la ciferecan ekonomion, la interesojn pri pritraktado de defioj al reta sekureco, kaj la postulojn pri pli bona regado de reta sekureco. Li alvokis konkretan kunlaboron inter malsamaj landoj por antaŭenigi reciprokan fidon kaj kolektivan regadon pri reta sekureco kaj krei viglan "komunumon kun komuna estonteco en retspaco".

Huang diris en la parolado, ke la ideologio kaj rekomendo proponitaj en la letero de Xi plene reflektas profundan pensadon pri la disvolva tendenco de interreto, grandan zorgon pri la komuna bono de la homaro en la informadika epoko kaj sinceran deziron al la komuna konstruado de cifereca mondo, dediĉante la ĉinan saĝon al la disvolvado kaj regado de interreto.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang marde emfazis, ke Ĉinio akcelos merkat-orientitajn reformojn. Li faris la rimarkojn dum la tria rondtabla kunveno "1 + 6" kun gvidantoj de gravaj internaciaj ekonomiaj institucioj en Pekino.

Parolante pri la ĉina ekonomio kaj pordmalfermo, li diris, ke la registaro profundigos reformojn por simpligi registaran administron, transdoni pli da potencoj kaj plibonigi reglamentadon kaj servon. Li rimarkigis, ke la registaro klopodos por redukti impostojn kaj pagojn, senĉese simpligi ĉiajn regulojn pri administraj ekzameno kaj aprobo, antaŭenigi justan kaj senpartian reglamentadon, plialtigi efikecon de registaraj servoj kaj stimuli la merkatan viglecon. Li diris, ke Ĉinio plifortigos akordigon kun internacie akceptitaj komercaj kaj ekonomiaj reguloj, plene efektivigos la sistemon de negativa listo por merkataliro kaj kreos justan, malferman kaj travideblan komercan medion.

Ĉina vicprezidanto Wang Qishan rekomendis reformon, novigon kaj komunan disvolviĝon en la Nova Ekonomia Forumo, en kiu kunvenis ĉirkaŭ 400 elstaraj politikaj kaj komercaj gvidantoj marde en Singapuro.

En sia parolado en la malferma ceremonio de la forumo, Wang diris, ke tutmondaj politiko kaj ekonomio nun travivas la plej profundajn ŝanĝiĝojn post la fino de la Malvarma Milito. La mondo nun alfrontas tiajn defiojn kiel ekzemple subtenado de stabila evoluo de la monda ekonomio, demografiaj ŝanĝiĝoj, klimatŝanĝiĝo, disvolva malekvilibro, postiĝinteco de tutmondaj registaraj mekanismoj, kaj leviĝo de la penso de popolismo kaj unuflankeco. Wang diris, ke ni devas persiste antaŭenigi pacon kaj disvolviĝon de la homaro, respekti la evoluigajn vojojn elektitajn de popoloj laŭ iliaj sendependaj elektoj, solvi diversajn malkonsentojn laŭ konsiliĝo. Li diris, ke Ĉinio faros siajn proprajn klopodojn por ke disvolviĝo vere profitigu sian popolon per reformo kaj pordmalfermo, profundigo de novigo kaj ŝanĝo de evoluiga modelo. Wang ankaŭ petis homojn kompreni la historion de Ĉinio, dirante, ke la ĉina civilizacio, kiu atestis dolorojn kaj gloron, decidis, ke Ĉinio povas preni evoluigan vojon nur kun siaj trajtoj.

Marde en Ĝenevo la Homrajta Konsilio de la UN okazigis la trian universalan periodan reekzamenon pri homaj rajtoj en Ĉinio. La ĉina delegacio gvidata de vicministro pri eksterlandaj aferoj Le Yucheng ĉeestis la kunvenon.

Le faris tonikan paroladon sub la titolo "Preni la vojon de disvolvado de homaj rajtoj kun ĉinaj trajtoj kaj verki novan ĉapitron pri homaj rajtoj en Ĉinio". Le diris, ke sub la gvidado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kun Xi Jinping ĉe la kerno, Ĉinio starigis kompletan sistemon pri garantio de homaj rajtoj, plibonigis la institucian sistemon kun popolo kiel la mastro de la lando kaj fariĝis lando, kiu rapide progresis en la kampo de homaj rajtoj.

Dum la reekzamenado, reprezentantoj de pli ol 120 landoj, inkluzive de Rusio, Sud-Afriko, Pakistano, Kubo kaj Kamboĝo, sinsekve faris paroladojn, plene konfirmante la grandan atingon de Ĉinio en akcelo kaj protekto de homaj rajtoj. Ili opiniis, ke la progreso de Ĉinio en redukto de malriĉeco kaj akcelo de ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj havas gravan signifon kaj estas grava kontribuo al komuna disvolvado de diversaj landoj.

Nun en Ŝanhajo okazas la unu Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Kiel unu el la gravaj aranĝoj dum la ekspozicio, la 15a Ŝanhaja Internacia Forumo pri Intelekta Proprieto kaj la Tutmonda Konferenco pri Protekto kaj Novigo de Intelekta Proprieto marde malfermiĝis. Oficialulo el la Ŝtata Oficejo pri Protekto de Intelekta Proprieto diris en la kunveno, ke Ĉinio akcelos konstruadon de la protekta sistemo de intelekta proprieto.

Chen Qun, vicurbestro de Ŝanhajo, diris, ke Ŝanhajo kontinue plibonigos la sistemon kaj servon pri intelekta proprieto, aktive novigos la administran sistemon de intelekta proprieto, kaj laŭgrade starigos la ekologian sistemon de intelekta proprieto, kiu adaptiĝas al internaciigita, leĝŝtata kaj faciligita komerca medio.

Francis Gurry, ĝenerala sekretario de la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto, estis profunde impresita de la granda atingo de Ĉinio en protekto de intelekta proprieto. Gurry diris, ke Ĉinio estas la dua plej granda lando post Usono laŭ la kvanto de patent-peticio, kaj tiu ĉi rapido kreskas senĉese.

Marde, la 6an de novembro, Usono komencis balotadon de la mezperioda elekto. La balotado decidos la 435 sidlokojn de la Ĉambro de Reprezentantoj kaj 35 el la 100 sidlokoj de la Senato en la Kongreso, kaj ankaŭ reelektos plurajn ŝtatestrojn, gubernatorojn de transmaraj teritorioj kaj estrojn de gravaj urboj. La plej atentinda estas la reelekto de la du ĉambroj de la Kongreso, ĉar ĝi estas rigardata kiel la ĉefa batalo inter la respublikanoj kaj la demokratoj.

Usona prezidento Donald Trump diris lunde, ke baloti por la respublikanoj estas subteni pluan prosperon, dum baloti por la demokratoj celas rapide detrui atingojn de la ekonomia disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin