Ĉinio laŭdas Filipinojn pro ties pozitiva kaj konstruema sinteno pri la Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2018-11-08 19:31:03     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 8a de novembro Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio laŭdas Filipinojn pro ties pozitiva kaj konstruema sinteno pri la problemo de la Suda Ĉina Maro.

Laŭinforme, antaŭ nelonge la filipina ministro pri eksterlandaj aferoj, Teodoro Lochen, diris, ke Ĉinio kaj ASAN (la Asocio de Surdorient-Aziaj Nacioj) antaŭenpuŝas, per amikecaj manieroj tre mirindaj, intertraktadon rilatan al "kodo de kondukoj sur la Suda Ĉina Maro", kaj en tiu problemo eble ankoraŭ ekzistos disputo kaj malkonkordo, sed tio ne malhelpas al la koncernaj partioj kune fari klopodon por kunlaboro en aliaj kampoj. Por tio Hua Chunying komentis:

"Ni rimarkis la esprimon de la ministro Lochen. Nun, pro la komuna klopodo de Ĉinio kaj aliaj ASAN-landoj, inkluzive de Filipinoj, la situacio de la Suda Ĉina Maro ĝenerale estas stabila, kaj la koncernaj landoj jam revenis sur la ĝustan vojon, laŭ kiu glate antaŭenpuŝiĝas la interkonsiliĝo pri 'kodo de kondukoj sur la Suda Ĉina Maro'."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin